Luke 5:27-38

Esperanto(i) 27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan cxe la impostejo, kaj diris al li:Sekvu min. 28 Kaj li forlasis cxion, kaj levigxis, kaj sekvis lin. 29 Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis cxe mangxo kun ili. 30 Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj, dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? 31 Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 32 Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento. 33 Kaj ili diris al li:La discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn, kaj tiel same ankaux la discxiploj de la Fariseoj; sed la viaj mangxas kaj trinkas. 34 Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili? 35 Sed venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj. 36 Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova. 37 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj detruigxus. 38 Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn.