Luke 24:44-47

Esperanto(i) 44 Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. 45 Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; 46 kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon; 47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.