Isaiah 50:2-6

Esperanto(i) 2 Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? CXu Mia mano farigxis tro mallonga, por liberigi? kaj cxu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fisxoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo. 3 Mi vestas la cxielon per mallumo, kaj sakajxon Mi faras gxia kovrilo. 4 La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, cxiumatene vekas mian orelon, por ke mi auxskultu kiel instruatoj. 5 La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen. 6 Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harsxirantoj; mian vizagxon mi ne kovris kontraux insultoj kaj kracxado.