Luke 16:1-8

Esperanto(i) 1 Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi. 3 Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon. 4 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. 5 Kaj alvokinte al si cxiun el la sxuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua:Kiom vi sxuldas al mia sinjoro? 6 Kaj li diris:Cent bat�ojn da oleo. Kaj li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidigxu kaj skribu kvindek. 7 Tiam li diris al alia:Kaj kiom vi sxuldas? Kaj li diris:Cent kor�ojn da tritiko. Li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. 8 Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.