Lamentations 3:1-20

Esperanto(i) 1 Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero. 2 Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon. 3 Nur sur min Li turnas Sian manon cxiutage denove. 4 Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn. 5 Li konstruis cxirkaux mi, cxirkauxis min per maldolcxajxoj kaj malfacilajxoj. 6 En mallumon Li lokis min, kiel porcxiamajn mortintojn. 7 Li cxirkauxbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj cxenoj. 8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo. 9 Li baris miajn vojojn per hakitaj sxtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn. 10 Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kasxita loko. 11 Li depusxis min de miaj vojoj, kaj dissxiris min; Li faris min objekto de teruro. 12 Li strecxis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj. 13 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo. 14 Mi farigxis mokatajxo por mia tuta popolo, ilia cxiutaga rekantajxo. 15 Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto. 16 Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpusxis min en cindron. 17 Mia animo estas forpusxita for de paco; bonstaton mi forgesis. 18 Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo. 19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo. 20 Konstante rememorante tion, senfortigxas en mi mia animo.