Joshua 5:13-6:2

Esperanto(i) 13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jerihxo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaux li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li:CXu vi estas nia, aux cxu el niaj malamikoj? 14 Kaj tiu diris:Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo jxetis sin vizagxaltere kaj faris adoron, kaj diris al li:Kion mia sinjoro diros al sia sklavo? 15 Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo:Demetu viajn sxuojn de viaj piedoj; cxar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel. 6 1 (Kaj Jerihxo estis fermita kaj sxlosita kontraux la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.) 2 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Vidu, Mi transdonis en vian manon Jerihxon kaj gxian regxon kaj gxiajn fortajn militistojn.