Job 7

Esperanto(i) 1 Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito. 2 Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon, 3 Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi. 4 Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo. 5 Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras. 6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon. 7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon; 8 Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos. 9 Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en SXeolon; 10 Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin. 11 Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo. 12 CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi? 13 Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon, 14 Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj; 15 Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton. 16 Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo. 17 Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li, 18 Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente? 19 Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon? 20 Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem? 21 Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.