Esperanto(i)
2 Oni forsxovas la limojn; Oni rabas la sxafaron kaj pasxtas gxin.
3 Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiajxon la bovon de vidvino.
4 Oni forpusxas malricxulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kasxi.
5 Jen kiel sovagxaj azenoj ili eliras al sia laboro, por sercxi kaptajxon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
6 Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinbergxardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
7 Nudaj ili tradormas la nokton, cxar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.