Esperanto(i)
3 Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; cxar la Eternulo tion diris.
4 Funebras kaj velkas la lando, senfortigxas kaj velkas la mondo, senfortigxas la eminentuloj de la popolo de la lando.
5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj logxantoj; cxar ili malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan interligon.
6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpigxis tiuj, kiuj logxas sur gxi; pro tio forbrulis la logxantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
7 Malgaja estas la mosto, sensukigxis la vinbero, gxemas cxiuj gxojintoj.
8 CXesigxis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, cxesigxis la gajeco de harpo.
9 Oni ne trinkas vinon cxe kantado; maldolcxa estas ebriigajxo por siaj trinkantoj.
10 Ruinigita estas la dezerta urbo; cxiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.
11 Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumigxis cxia gxojo, malaperis la gajeco de la lando.
12 En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.