Hosea 1:2-5

Esperanto(i) 2 Kiam la Eternulo komencis paroli al Hosxea, la Eternulo diris al Hosxea:Iru, prenu al vi edzinon malcxastulinon kaj naskigu infanojn malcxastajn, cxar la lando malcxastigxis for de la Eternulo. 3 Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj sxi gravedigxis kaj naskis al li filon. 4 Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael. 5 En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.