Deuteronomy 34:1-4

Esperanto(i) 1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraux Jerihxo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, gxis Dan, 2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda gxis la ekstrema maro, 3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo, la urbo de Palmoj, gxis Coar. 4 Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.