Numbers 32:33-40

Esperanto(i) 33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis. 39 Kaj la filoj de Mahxir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris gxin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40 Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie.