Deuteronomy 32:15-52

Esperanto(i) 15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo. 16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin. 17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj. 18 La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis. 19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn; 20 Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon. 21 Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos. 22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj. 23 Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin. 24 Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero. 25 Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo. 26 Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj; 27 Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion. 28 CXar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas. 29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino. 30 Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus? 31 Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, Niaj malamikoj mem tion povas jugxi. 32 CXar el la vinberbrancxoj de Sodom estas iliaj vinberbrancxoj Kaj el la kampoj de Gomora; Iliaj beroj estas beroj venenaj, Vinberojn maldolcxajn ili havas. 33 Galo de drakoj estas ilia vino, Kaj pereiga veneno de aspidoj. 34 CXu tio ne estas kasxita cxe Mi, Sigelita en Mia trezorejo? 35 CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili. 36 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo. 37 Kaj Li diros:Kie estas iliaj dioj, La fortikajxo, kiun ili fidis; 38 Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj, Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj? Ili levigxu kaj helpu vin, Ili estu sxirmo por vi! 39 Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano. 40 Mi levos al la cxielo Mian manon, Kaj Mi diros:Mi vivas eterne. 41 Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon Kaj Mia mano komencos la jugxadon, Tiam Mi revengxos al Miaj malamikoj, Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos. 42 Mi ebriigos Miajn sagojn per sango, Kaj Mia glavo mangxos karnon, El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj, El la kapoj de la estroj de la malamikoj. 43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon. 44 Kaj Moseo venis kaj eldiris cxiujn vortojn de cxi tiu kanto antaux la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun. 45 Kaj kiam Moseo finis la paroladon de cxiuj cxi tiuj vortoj antaux la tuta Izrael, 46 tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo. 47 CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin. 48 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante: 49 Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraux Jerihxo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedajxon; 50 kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo: 51 pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj. 52 CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.