Esperanto(i)
5 Vi ne povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi;
6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe la subiro de la suno-tempo de via eliro el Egiptujo.
7 Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri al viaj tendoj.
8 Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.
9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.