Acts 10:32-48

Esperanto(i) 32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo. 33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro. 34 Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35 sed en cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. 36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de cxiuj); 37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano- 38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li. 39 Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo. 40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, 41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj. 42 Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la jugxisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. 43 Pri li cxiuj profetoj atestas, ke per lia nomo cxiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj. 44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron. 45 Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito. 46 CXar ili auxdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro: 47 CXu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptigxu cxi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni? 48 Kaj li ordonis, ke ili baptigxu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraux kelkajn tagojn.