Psalms 68 Cross References - Esperanto

1 Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li. 2 Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio. 3 Sed la virtuloj gxojos, gajos antaux Dio, Kaj triumfos gxojege. 4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li. 5 Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo. 6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto. 7 Ho Dio, kiam Vi iris antaux Via popolo, Kiam Vi pasxis en la dezerto, Sela. 8 La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael. 9 Bonfaran pluvon Vi versxis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam gxi perdis la fortojn, Vi gxin vigligis. 10 Via gento eklogxis tie; Vi pretigis per Via boneco cxion por la malricxulo, ho Dio. 11 Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj. 12 Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron. 13 Kiam vi kusxas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento, Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro. 14 Kiam la Plejpotenculo dismetis regxojn sur la tero, GXi brilis kiel negxo sur Calmon. 15 Monto de Dio estas la monto Basxana, Monto multepinta estas la monto Basxana. 16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne? 17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj. 18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio. 19 Glorata estu mia Sinjoro, cxiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela. 20 Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto. 21 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj. 22 Mia Sinjoro diris:El Basxan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro; 23 Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj. 24 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo. 25 Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj. 26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael. 27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali. 28 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni. 29 Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn. 30 Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiligxas pro pecoj da argxento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn. 31 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio. 32 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela. 33 Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj. Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo. 34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj. 35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

Exodus 20:5

5 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,

Numbers 10:35

35 Kaj cxiufoje, kiam la kesto elmovigxis, Moseo diradis:Levigxu, ho Eternulo, kaj disjxetigxu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizagxo.

Deuteronomy 7:10

10 kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin, ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas.

2 Chronicles 6:41

41 Kaj nun levigxu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestigxu per savo, kaj Viaj fideluloj gxuu bonon.

Psalms 7:6-7

6 Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon. 7 Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.

Psalms 21:8

8 Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

Psalms 44:26

26 Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.

Psalms 59:11

11 Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.

Psalms 68:14

14 Kiam la Plejpotenculo dismetis regxojn sur la tero, GXi brilis kiel negxo sur Calmon.

Psalms 68:30

30 Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiligxas pro pecoj da argxento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.

Psalms 78:65-68

65 Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino. 66 Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili. 67 Kaj Li malsxatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis; 68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;

Psalms 89:10

10 Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

Psalms 132:8-9

8 Levigxu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco. 9 Viaj pastroj vestigxu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.

Isaiah 33:3

3 De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.

Isaiah 41:15-16

15 Jen Mi faros vin drasxilo akra, nova, dentohava; vi drasxos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumajxo. 16 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 42:13-14

13 La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj auxdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj. 14 Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos cxion.

Isaiah 51:9-10

9 Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon? 10 CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?

Ezekiel 5:2

2 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finigxos la tagoj de la siegxado; trionon prenu, kaj dishaku gxin per la glavo en la cxirkauxajxo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.

Ezekiel 12:14-15

14 Kaj cxiujn liajn cxirkauxantojn, liajn helpantojn, kaj cxiujn liajn tacxmentojn Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon. 15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disjxetos ilin en la landojn.

Daniel 2:35

35 Tiam cxio kune frakasigxis:la fero, argilo, kupro, argxento, kaj oro farigxis kiel grenventumajxo sur somera drasxejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la sxtono, kiu frakasis la statuon, farigxis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

John 14:23-24

23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li. 24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi auxdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.

Psalms 22:14

14 Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno.

Psalms 37:20

20 CXar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.

Psalms 76:7

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaux Vi, kiam ekflamas Via kolero?

Psalms 80:16

16 GXi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizagxo ili pereis.

Psalms 97:5

5 Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.

Isaiah 9:18

18 CXar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn gxi formangxas, gxi brulas en densejo de arbaro, kaj levigxas kolonoj da fumo.

Isaiah 64:2

2 aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaux Via vizagxo ektremu la popoloj!

Hosea 13:3

3 Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumajxo, kiun la vento forblovas de la drasxejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.

Micah 1:4

4 Kaj fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo. 5 La montoj tremas antaux Li, la montetoj disfandigxas; skuigxas antaux Li la tero, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj. 6 Kiu povas kontrauxstari al Lia indigno? kaj kiu povas elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disversxigxas kiel fajro; la rokoj disfalas antaux Li.

2 Thessalonians 1:8-9

8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; 9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

Revelation 6:16-17

16 kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj:Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la SXafido; 17 cxar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?

Deuteronomy 12:12

12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.

Psalms 21:1

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Psalms 32:11-33:1

11 GXoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron!

Psalms 43:4

4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

Psalms 58:10

10 GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

Psalms 64:10

10 La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.

Psalms 95:1-2

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo. 2 Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.

Psalms 97:12

12 GXoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

Psalms 98:8-9

8 La riveroj plauxdu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje, 9 Antaux la Eternulo, cxar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

Psalms 100:1-2

1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero! 2 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.

1 Thessalonians 5:16

16 GXoju cxiam;

1 Peter 1:8

8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena;

Revelation 18:20

20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo.

Revelation 19:7

7 Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar venis la edzigxo de la SXafido, kaj lia edzino sin pretigis.

Exodus 3:14

14 Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi.

Exodus 6:3

3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.

Exodus 6:8

8 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo.

Deuteronomy 33:26

26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun, Kiu sidas en la cxielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.

Psalms 18:10

10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

Psalms 66:2

2 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.

Psalms 66:4

4 La tuta tero klinigxas antaux Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.

Psalms 67:4

4 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

Psalms 68:33

33 Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj. Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo.

Psalms 83:18

18 Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.

Psalms 104:3

3 Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

Isaiah 12:4-6

4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta. 5 Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero. 6 GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 19:1

1 Profetajxo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaux Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuragxigxos interne de ili.

Isaiah 40:3

3 Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.

Isaiah 62:10

10 Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.

Deuteronomy 10:18

18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.

Deuteronomy 26:15

15 Ekrigardu el Via sankta logxejo, el la cxielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi jxuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

2 Chronicles 6:2

2 tial mi konstruis domon por Via logxado, kaj lokon por Via restado eterna.

2 Chronicles 30:27

27 Kaj levigxis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj auxskultita estis ilia vocxo, kaj venis ilia pregxo en Lian sanktan logxejon, en la cxielon.

Job 29:12-13

12 CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton. 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.

Job 31:16-17

16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino? 17 CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo?

Psalms 10:14

14 Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto. Al Vi fordonas sin malricxulo; Por orfo Vi estas helpanto.

Psalms 10:18

18 Por doni jugxon al orfo kaj premato, Por ke oni cxesu peli homon de la tero.

Psalms 33:14

14 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas cxiujn, kiuj logxas sur la tero,

Psalms 72:2

2 Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.

Psalms 72:4

4 Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.

Psalms 82:3-4

3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

Psalms 146:9

9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

Isaiah 1:23

23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de sxtelistoj; ili cxiuj amas donacojn kaj cxasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la jugxa plendo de vidvino ne atingas ilin.

Isaiah 57:15

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

Isaiah 66:1

1 Tiele diras la Eternulo:La cxielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?

Jeremiah 5:28

28 Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.

Jeremiah 49:11

11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.

Hosea 14:3

3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

Luke 18:2-7

2 dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo. 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5 tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado. 6 Kaj la Sinjoro diris:Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto. 7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?

Acts 7:48-49

48 Tamen la Plejaltulo ne logxas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto: 49 La cxielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?

Ephesians 5:1

1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;

Deuteronomy 28:23-24

23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero. 24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos.

1 Samuel 2:5

5 Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis.

Psalms 69:33

33 CXar la Eternulo auxskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malsxatas.

Psalms 107:10

10 Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;

Psalms 107:14

14 Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris.

Psalms 107:34

34 Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de gxiaj logxantoj.

Psalms 107:40-41

40 Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja. 41 Malricxulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel sxafojn.

Psalms 113:9

9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!

Psalms 146:7

7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;

Isaiah 61:1

1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, cxar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandagxi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malsxloson al malliberigitoj,

Hosea 2:3

3 por ke Mi ne senvestigu sxin gxis nudeco, kaj ne prezentu sxin tia, kia sxi estis en la tago de sia naskigxo, ke Mi ne faru sxin kiel dezerto, ne faru sxin kiel tero senakva, kaj ne mortigu sxin per soifo.

Malachi 1:3

3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis liajn montojn, kaj lian posedajxon Mi donis al la sxakaloj de la dezerto.

Acts 12:6-25

6 Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj gardis la malliberejon. 7 Kaj jen apudstaris angxelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante:Levigxu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8 Kaj la angxelo diris al li:Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li:JXetu cxirkaux vin vian mantelon kaj sekvu min. 9 Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la angxelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10 Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li. 11 Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris:Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. 12 Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj. 13 Kaj kiam li frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por auxskulti, 14 kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaux la pordego. 15 Kaj oni diris al sxi:Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris:GXi estas lia angxelo. 16 Sed Petro dauxrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. 17 Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris:Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko. 18 Kaj kiam tagigxis, farigxis inter la soldatoj ne malgranda ekscitigxo, kio farigxis kun Petro. 19 Kaj Herodo, sercxinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojagxis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo. 20 Kaj li estis tre kolera kontraux la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la regxa cxambelano, petis pacon, cxar ilia lando estis nutrata de la lando de la regxo. 21 Kaj en difinita tago Herodo, vestita en regxaj vestoj, sidis sur tribunala segxo kaj deklamis al ili. 22 Kaj la popolo kriis:GXi estas vocxo de dio, kaj ne de homo. 23 Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis. 24 Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandigxis. 25 Kaj Barnabas kaj Sauxlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.

Acts 16:26

26 kaj subite farigxis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuigxis; kaj tuj cxiuj pordoj malfermigxis, kaj cxies katenoj falis.

Galatians 4:27

27 Estas ja skribite: GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; CXar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

Exodus 13:21

21 Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.

Deuteronomy 4:34

34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?

Judges 4:14

14 Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj.

Judges 5:4

4 Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.

Psalms 114:1-8

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen; 4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj? 7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob, 8 Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

Micah 2:13

13 Murrompanto iros antaux ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el gxi; ilia regxo iros antaux ili, kaj la Eternulo estos ilia antauxgvidanto.

Habakkuk 3:12-13

12 Kun kolero Vi pasxas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn. 13 Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.

Exodus 19:16

16 En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.

Exodus 19:18

18 Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

Deuteronomy 5:23-25

23 Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj; 24 kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta. 25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos.

Judges 5:4-5

4 Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon. 5 La montoj fluis antaux la Eternulo, Tiu Sinaj antaux la Eternulo, Dio de Izrael.

Psalms 41:13

13 Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Amen, kaj amen!

Psalms 68:35

35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

Psalms 77:18

18 La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.

Psalms 114:7

7 Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,

Isaiah 45:3

3 Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj ricxajxojn kasxitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laux via nomo, Mi, Dio de Izrael.

Isaiah 64:1

1 Ho, se Vi disfendus la cxielon kaj malsuprenirus, antaux Vi ektremus la montoj;

Isaiah 64:3

3 Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaux Vi ektremis la montoj.

Habakkuk 3:13

13 Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.

Hebrews 12:26

26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.

Revelation 11:19

19 Kaj malfermigxis la encxiela templo de Dio, kaj vidigxis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj farigxis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

Deuteronomy 11:10-12

10 CXar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman gxardenon. 11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon; 12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.

Deuteronomy 11:14

14 tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.

Psalms 65:9-13

9 Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis. 10 Vi donas trinkon al gxiaj sulkoj, Vi ebenigas gxiajn bulojn; Per pluvego Vi gxin moligas, Vi benas gxiajn kreskajxojn. 11 Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso. 12 La stepoj de dezerto grasigxas, Kaj la montetoj zonigxas per gxojo. 13 La herbejoj kovrigxas per brutaroj, Kaj la kampoj vestigxas per greno; Ili gxojas kaj kantas.

Psalms 77:16-17

16 Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuigxis. 17 Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.

Psalms 78:24-27

24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon. 25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege. 26 Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; 27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;

Ezekiel 34:26

26 Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno.

Exodus 19:5-6

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

Numbers 16:3

3 kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili:Suficxe por vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo?

Deuteronomy 26:5

5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaux la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enlogxigxis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj farigxis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;

Deuteronomy 26:9-10

9 kaj Li venigis nin al cxi tiu loko kaj donis al ni cxi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo; 10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio.

Deuteronomy 32:8-14

8 Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li dislogxigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laux la nombro de la idoj de Izrael; 9 CXar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritajxo. 10 Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo. 11 Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj. 12 La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li. 13 Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko, 14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.

1 Samuel 2:8

8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.

Job 5:10-11

10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn, 11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite.

Psalms 65:9

9 Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al gxi akvon, kaj Vi forte gxin ricxigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas gxian panon, cxar tiel Vi gxin arangxis.

Psalms 74:1-2

1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpusxis nin por cxiam? Kial fumas Via kolero kontraux la sxafoj de Via pasxtejo? 2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi acxetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, CXi tiun monton Cion, sur kiu Vi logxigxis.

Psalms 74:19

19 Ne fordonu al sovagxa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por cxiam.

Psalms 78:20

20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

Matthew 11:5

5 blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata.

Luke 1:53

53 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.

1 Peter 5:3

3 ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego.

Exodus 14:15

15 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.

Exodus 15:20

20 Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.

Exodus 17:9-16

9 Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. 10 Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto. 11 Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. 12 Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno. 13 Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo. 14 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu cxi tion por memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo. 15 Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo. 16 CXar li diris:Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraux Amalek de generacio al generacio.

Judges 4:6-5:31

6 Kaj sxi sendis kaj alvokigis Barakon, filon de Abinoam, el Kedesx- Naftali, kaj diris al li:La Eternulo, Dio de Izrael, ordonis:Iru, konduku la militistaron sur la monton Tabor, kaj prenu kun vi dek mil virojn el la Naftaliidoj kaj el la Zebulunidoj; 7 kaj al la torento Kisxon Mi alkondukos al vi Siseran, la militistestron de Jabin, kaj liajn cxarojn kaj lian amasegon; kaj Mi transdonos lin en viajn manojn. 8 Tiam diris al sxi Barak:Se vi iros kun mi, mi iros; sed se vi ne iros kun mi, mi ne iros. 9 Kaj sxi respondis:Bone, mi iros kun vi; sed vi ne havos gloron sur la vojo, kiun vi iros; cxar en la manojn de virino la Eternulo transdonos Siseran. Kaj Debora levigxis, kaj iris kun Barak al Kedesx. 10 Kaj Barak vokis la Zebulunidojn kaj la Naftaliidojn al Kedesx; kaj lin sekvis dek mil viroj, kaj Debora iris kun li. 11 HXeber, la Kenido, apartigxis de la Kenidoj, de la idoj de HXobab, bofrato de Moseo, kaj li starigis sian tendon apud la kverkaro en Caananim, apud Kedesx. 12 Kaj oni sciigis Siseran, ke Barak, filo de Abinoam, supreniris sur la monton Tabor. 13 Kaj Sisera kunvokis cxiujn siajn cxarojn, nauxcent ferajn cxarojn, kaj la tutan popolon, kiu estis kun li, el HXarosxet-Goim al la torento Kisxon. 14 Tiam Debora diris al Barak:Levigxu, cxar nun estas la tago, en kiu la Eternulo transdonos Siseran en viajn manojn; jen la Eternulo eliris antaux vi. Kaj Barak malsupreniris de la monto Tabor, kaj post li dek mil viroj. 15 Kaj la Eternulo jxetis konfuzon sur Siseran kaj sur cxiujn cxarojn kaj sur la tutan militistaron, antaux la glavo de Barak; kaj Sisera deiris de la cxaro kaj forkuris piede. 16 Kaj Barak persekutis la cxarojn kaj la militistaron gxis HXarosxet-Goim; kaj la tuta militistaro de Sisera falis de glavo; restis neniu. 17 Sed Sisera forkuris piede al la tendo de Jael, edzino de la Kenido HXeber; cxar estis paco inter Jabin, regxo de HXacor, kaj la domo de la Kenido HXeber. 18 Kaj Jael eliris renkonte al Sisera, kaj diris al li:Eniru, mia sinjoro, eniru al mi; ne timu. Kaj li eniris al sxi en la tendon, kaj sxi kovris lin per litkovrilo. 19 Kaj li diris al sxi:Donu al mi por trinki iom da akvo, cxar mi soifas. Kaj sxi malfermis felsakon kun lakto kaj donis al li por trinki, kaj kovris lin. 20 Kaj li diris al sxi:Staru cxe la pordo de la tendo, kaj se iu venos kaj demandos vin, kaj diros:CXu iu estas cxi tie? tiam diru, ke neniu estas. 21 Kaj Jael, edzino de HXeber, prenis najlon de la tendo kaj metis martelon en sian manon kaj aliris al li mallauxte, kaj enbatis la najlon en lian tempion tiel, ke gxi enpenetris en la teron. Li dormis, lacigita; kaj li mortis. 22 Kaj Barak postkuris Siseran. Kaj Jael eliris al li renkonte, kaj diris al li:Venu, mi montros al vi la viron, kiun vi sercxas. Kaj li venis al sxi, kaj li vidis, ke Sisera kusxas malviva kaj najlo estas en lia tempio. 23 Tiel Dio humiligis en tiu tago Jabinon, regxon de Kanaan, antaux la Izraelidoj. 24 Kaj la mano de la Izraelidoj cxiam pli fortigxis super Jabin, regxo de Kanaan, gxis ili ekstermis Jabinon, regxon de Kanaan.

Judges 5:6-31

6 En la tempo de SXamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj vojetoj. 7 Forestis jugxistoj en Izrael, forestis, GXis starigxis mi, Debora, GXis starigxis mi, patrino en Izrael. 8 Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael? 9 Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon. 10 Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu! 11 Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo. 12 Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam! 13 Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj. 14 De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono. 15 Kaj princoj el Isahxar estis kun Debora, Kaj Isahxar, kiel Barak, kuris en la valon. CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj. 16 Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj. 17 Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la sxipoj? Asxer sidas sur la bordo de la maro, Kaj logxas cxe siaj golfoj. 18 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo. 19 Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono. 20 El la cxielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraux Sisera. 21 La torento Kisxon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kisxon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn. 22 Tiam frapis la hufoj de cxevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj. 23 Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn; CXar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj. 24 Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita. 25 Akvon li petis, lakton sxi donis; En belega kaliko sxi alportis buteron. 26 SXi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj sxi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion. 27 Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis; Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis; Kie li klinigxis, tie li falis pereinta. 28 Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia cxaro? Kial malfruigxas la radoj de liaj kalesxoj? 29 La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi, Kaj sxi mem al si respondas: 30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo. 31 Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.

1 Samuel 18:6

6 Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj.

Psalms 40:3

3 Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.

Psalms 68:25

25 Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.

Ephesians 4:11

11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

Revelation 19:13

13 Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas:La Vorto de Dio.

Exodus 14:25

25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj.

Numbers 31:8-9

8 Kaj la regxojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj:Evin, Rekemon, Curon, HXuron, kaj Reban, la kvin regxojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo. 9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj cxiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedajxon kaj havon ili rabis.

Numbers 31:27

27 Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.

Numbers 31:54

54 Kaj Moseo kaj la pastro Eleazar prenis la oron de la milestroj kaj centestroj, kaj alportis gxin en la tabernaklon de kunveno, kiel memorigajxon de la Izraelidoj antaux la Eternulo.

Joshua 10:16

16 Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda.

Joshua 10:42

42 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.

Joshua 12:7-24

7 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis Josuo kaj la Izraelidoj transe de Jordan, okcidente, de Baal-Gad en la valo de Lebanon, gxis la monto HXalak, kiu levigxas en la direkto al Seir; kaj Josuo donis gxin al la triboj de Izrael kiel posedajxon laux iliaj partoj; 8 sur la monto kaj sur la malaltajxo kaj en la stepo kaj sur la deklivoj kaj en la dezerto kaj sude, la HXetidoj, la Amoridoj, kaj la Kanaanidoj, la Perizidoj, la HXividoj, kaj la Jebusidoj: 9 la regxo de Jerihxo, unu; la regxo de Aj, kiu estas flanke de Bet-El, unu; 10 la regxo de Jerusalem, unu; la regxo de HXebron, unu; 11 la regxo de Jarmut, unu; la regxo de Lahxisx, unu; 12 la regxo de Eglon, unu; la regxo de Gezer, unu; 13 la regxo de Debir, unu; la regxo de Geder, unu; 14 la regxo de HXorma, unu; la regxo de Arad, unu; 15 la regxo de Libna, unu; la regxo de Adulam, unu; 16 la regxo de Makeda, unu; la regxo de Bet-El, unu; 17 la regxo de Tapuahx, unu; la regxo de HXefer, unu; 18 la regxo de Afek, unu; la regxo de Lasxaron, unu; 19 la regxo de Madon, unu; la regxo de HXacor, unu; 20 la regxo de SXimron-Meron, unu; la regxo de Ahxsxaf, unu; 21 la regxo de Taanahx, unu; la regxo de Megido, unu; 22 la regxo de Kedesx, unu; la regxo de Jokneam cxe Karmel, unu; 23 la regxo de Dor en Nafot-Dor, unu; la regxo de la popoloj en Gilgal, unu; 24 la regxo de Tirca, unu. La nombro de cxiuj regxoj estis tridek unu.

Judges 5:19

19 Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

Judges 5:30

30 Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

1 Samuel 30:24

24 Kaj kiu auxskultos vin en tiu afero? cxar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis cxe la cxararo; egale devas esti dividite.

Revelation 6:15

15 Kaj la regxoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;

Revelation 19:17-20

17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio; 18 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj. 19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro;

Genesis 49:14

14 Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj.

Exodus 1:14

14 Kaj ili maldolcxigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per cxia laboro sur la kampo, per cxiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

Judges 5:16

16 Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

1 Kings 4:20-21

20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo cxe la maro; ili mangxis kaj trinkis kaj estis gajaj. 21 Salomono regis super cxiuj regnoj, de la Rivero gxis la lando Filisxta kaj gxis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.

Psalms 81:6

6 Mi liberigis lian dorson de sxargxo, Liaj manoj liberigxis de korboj.

Psalms 105:37

37 Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.

Psalms 149:4

4 CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.

Ezekiel 16:6-14

6 Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango:Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango:Vivu. 7 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskajxon; vi farigxis plena kaj granda, vi farigxis tute bela; viaj mamoj formigxis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita. 8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia. 9 Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi sxmiris vin per oleo. 10 Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko. 11 Mi ornamis vin per ornamajxoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolcxenon sur vian kolon. 12 Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. 13 Vi ornamigxis per oro kaj argxento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditajxo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi mangxis; kaj vi farigxis tre kaj tre bela kaj atingis regxecon. 14 Kaj disvastigxis via renomo inter la nacioj pro via beleco, cxar gxi estis perfekta per la ornamajxo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Luke 15:16

16 Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li.

Luke 15:22

22 Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn;

1 Corinthians 6:9-11

9 Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, 10 nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

1 Corinthians 12:2

2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.

Ephesians 2:1-3

1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj, 2 en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; 3 inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

Ephesians 5:26-27

26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto, 27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

Titus 3:3

3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

Revelation 1:5-6

5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango, 6 kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

Numbers 21:3

3 Kaj la Eternulo elauxskultis la vocxon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon HXorma.

Numbers 21:21-35

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Sihxon, regxo de la Amoridoj, por diri: 22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojigxos sur kampon aux en vinbergxardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laux la cxefa publika vojo ni iros, gxis ni trapasos viajn limojn. 23 Sed Sihxon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Sihxon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraux Izraelon en la dezerton kaj venis gxis Jahac kaj ekbatalis kontraux Izrael. 24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon gxis Jabok, gxis la Amonidoj; cxar forta estis la limo de la Amonidoj. 25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj. 26 CXar HXesxbon estis la urbo de Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kaj li militis kontraux la antauxa regxo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon gxis Arnon. 27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon. 28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon. 29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon. 30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba. 31 Kaj Izrael logxis en la lando de la Amoridoj. 32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris gxiajn vilagxojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis. 33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, cxar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon. 35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, gxis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

Joshua 10:10-43

10 Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaux Izrael, kaj cxi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laux la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-HXoron, kaj batis ilin gxis Azeka kaj gxis Makeda. 11 Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet- HXoron, la Eternulo jxetadis sur ilin grandajn sxtonojn el la cxielo, gxis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la sxtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo. 12 Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon. 13 Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta tago. 14 Kaj nek antauxe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la vocxon de homo; cxar la Eternulo batalis por Izrael. 15 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron cxe Gilgal. 16 Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda. 17 Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda. 18 Tiam Josuo diris:Alrulu grandajn sxtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu cxe gxi homojn, por gardi gxin; 19 sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn. 20 Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato gxis preskaux plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn, 21 kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn, 22 tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno. 23 Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon. 24 Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn. 25 Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas. 26 Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero. 27 Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj jxetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kasxintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn sxtonojn, kiuj restis gxis la nuna tago. 28 Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo. 29 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraux Libna. 30 Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo. 31 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Lahxisx, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi. 32 Kaj la Eternulo transdonis Lahxisxon en la manon de Izrael, kaj li prenis gxin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis gxin kaj cxion vivantan en gxi, simile al cxio, kion li faris al Libna. 33 Tiam venis Horam, regxo de Gezer, por alporti helpon al Lahxisx; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton. 34 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Lahxisx al Eglon, kaj starigis tendaron cxirkaux gxi, kaj militis kontraux gxi. 35 Kaj ili prenis gxin en tiu tago, kaj ekstermis gxin per glavo, kaj cxion vivantan en gxi li ekstermis en tiu tago, simile al cxio, kion li faris al Lahxisx. 36 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al HXebron, kaj militis kontraux gxi. 37 Kaj ili prenis gxin, kaj per glavo ekstermis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton, simile al cxio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis gxin, kaj cxion, kio vivis en gxi. 38 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraux gxi. 39 Kaj li prenis gxin kaj gxian regxon kaj cxiujn gxiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al HXebron, tiel li faris al Debir kaj al gxia regxo, kaj kiel li faris al Libna kaj al gxia regxo. 40 Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj cxiujn iliajn regxojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis cxion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael. 41 Kaj Josuo batis ilin de Kadesx-Barnea gxis Gaza, kaj la tutan landon Gosxen, gxis Gibeon. 42 Kaj cxiujn tiujn regxojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael. 43 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.

Joshua 12:1-24

1 Kaj jen estas la regxoj de la lando, kiujn venkobatis la Izraelidoj, kaj kies landon ili ekposedis transe de Jordan oriente, de la torento Arnon gxis la monto HXermon, kaj la tutan stepon en la oriento: 2 Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon, kaj regis de Aroer, kiu trovigxas sur la bordo de la torento Arnon, la mezon de la valo, kaj duonon de Gilead, gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 3 kaj la stepon gxis la maro Kinerot, oriente, kaj gxis la maro de la stepo, la Sala Maro, oriente en la direkto al Bet-Jesximot, kaj sude la bazon de la deklivo de Pisga; 4 kaj la regiono de Og, regxo de Basxan, restinto el la Rafaidoj, kiu logxis en Asxtarot kaj Edrei, 5 kaj regis la monton HXermon kaj Salhxan kaj la tutan Basxanon gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj duonon de Gilead gxis la limo de Sihxon, regxo de HXesxbon. 6 Moseo, servanto de la Eternulo, kaj la Izraelidoj venkobatis ilin; kaj Moseo, servanto de la Eternulo, donis la landon kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase.

Judges 2:7

7 Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejagxuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis cxiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.

Judges 9:48

48 Tiam Abimelehx iris sur la monton Calmon, li kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj Abimelehx prenis hakilon en sian manon kaj dehakis brancxon de arbo kaj prenis gxin kaj metis gxin sur sian sxultron, kaj diris al la homoj, kiuj estis kun li:Kion vi vidis, ke mi faris, tion rapide faru kiel mi.

Psalms 51:7

7 Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol negxo.

Isaiah 1:18

18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.

Jeremiah 2:3

3 Izrael tiam estis sanktajxo de la Eternulo, Lia unua frukto; cxiuj, kiuj mangxis gxin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.

Revelation 19:14-21

14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura. 15 Kaj el lia busxo eliras akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio, la Plejpotenca. 16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ. 17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio; 18 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj. 19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Deuteronomy 3:10

10 cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana.

Psalms 2:6

6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.

Psalms 78:68-69

68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis; 69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam.

Psalms 87:1-2

1 De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob.

Isaiah 2:2-3

2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj. 3 Kaj iros multaj popoloj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

Micah 7:14

14 Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.

Deuteronomy 12:5

5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo direktu vin kaj venu tien,

Deuteronomy 12:11

11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;

1 Kings 9:3

3 Kaj la Eternulo diris al li:Mi auxdis vian pregxon kaj vian petegon, kiun vi faris antaux Mi; Mi sanktigis cxi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie cxiam.

Psalms 114:4

4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.

Psalms 114:6

6 Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?

Psalms 132:13-14

13 CXar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke gxi estu logxejo por Li: 14 CXi tio estas Mia ripozejo por eterne; CXi tie Mi logxos, cxar gxin Mi ekdeziris.

Isaiah 2:2

2 Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi cxiuj nacioj.

Hebrews 12:22-23

22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj, 23 al la gxenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la cxielo enskribitaj, kaj al Dio, la Jugxisto de cxiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,

Revelation 21:2-3

2 Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia edzo. 3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

Exodus 3:5

5 Kaj Li diris:Ne alproksimigxu cxi tien; deprenu viajn sxuojn de viaj piedoj, cxar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.

Exodus 19:22-23

22 Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin. 23 Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.

Deuteronomy 33:2

2 Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; CXe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.

2 Kings 2:11

11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la cxielon.

2 Kings 6:16-17

16 Sed li diris:Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili. 17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.

Ezekiel 1:15-28

15 Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj. 16 La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia. 17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. 18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de cxiuj kvar estis plenaj de okuloj cxirkauxe. 19 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis ankaux la radoj. 20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj. 21 Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj. 22 Super la kapoj de la kreitajxoj estis io simila al firmamento, kvazaux terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. 23 Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de cxiu el ili kovris du flugiloj. 24 Mi auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis. 25 Kiam auxdigxis vocxo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn. 26 Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaux bildo de homo, sidanta sur gxi. 27 Kaj mi vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne kaj cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon cxirkaux de li. 28 Kiel la aspekto de cxielarko, kiu montrigxas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo cxirkauxe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi jxetis min vizagxaltere, kaj mi auxdis vocxon de parolanto.

Daniel 7:10

10 Fajra rivero elfluis kaj disversxigxis antaux Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaux Li. La jugxantoj sidigxis, kaj la libroj malfermigxis.

Habakkuk 3:8

8 CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?

Matthew 26:53

53 CXu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj?

Revelation 5:11

11 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;

Revelation 9:16

16 Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi auxdis ilian nombron.

Judges 5:12

12 Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!

2 Chronicles 6:18

18 CXu efektive Dio logxus kun homoj sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

Psalms 7:7

7 Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.

Psalms 24:3

3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

Psalms 24:7-10

7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 8 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro. 10 Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.

Psalms 47:5

5 Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.

Psalms 78:60

60 Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj;

Psalms 110:1

1 Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

Proverbs 1:22-23

22 GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? 23 Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

Isaiah 55:7

7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas.

Ezekiel 48:35

35 La tuta cxirkauxo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos:Eternulo-Tie.

Matthew 9:13

13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

Mark 16:9

9 Sed levigxinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.

Luke 24:47

47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem.

Luke 24:49

49 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.

Luke 24:51

51 Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon.

John 14:16-17

16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por cxiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, cxar gxi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, cxar li restadas kun vi kaj estos en vi.

John 14:23

23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

John 16:7

7 Tamen mi diras al vi la veron:Estas bone por vi, ke mi foriros; cxar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi.

John 16:13-15

13 Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en cxian veron; cxar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li auxdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. 14 Li gloros min, cxar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. 15 CXio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.

Acts 1:2-9

2 gxis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis; 3 al kiuj ankaux post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio; 4 kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi auxdis de mi; 5 cxar kiel Johano baptis per akvo, vi baptigxos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj. 6 Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante:Sinjoro, cxu en cxi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael? 7 Kaj li diris al ili:Ne apartenas al vi scii tempojn aux epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia auxtoritato. 8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero. 9 Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

Acts 2:4

4 Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

Acts 2:23

23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;

Acts 2:33-41

33 Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas. 34 CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi, 35 GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo. 37 Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj? 38 Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39 CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante:Savu vin el cxi tiu perversa generacio. 41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis, kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj.

Acts 9:17

17 Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris:Frato Sauxlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laux kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj plenigxu de la Sankta Spirito.

Romans 5:8

8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni.

1 Corinthians 15:45-47

45 Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito. 46 Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita. 47 La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo.

2 Corinthians 6:16

16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Ephesians 4:8-10

8 Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj. 9 (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero? 10 La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

Colossians 1:18-19

18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio. 19 CXar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco logxu;

Colossians 2:3

3 en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.

Colossians 2:9

9 cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco,

1 Timothy 1:13-15

13 kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante; 14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la cxefa;

Titus 3:3-7

3 CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.

Hebrews 1:3

3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

Hebrews 4:14

14 Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.

Hebrews 6:20

20 kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.

Hebrews 8:1

1 Jen do la resumo rilate la diritajxojn:Ni havas tian cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la cxielo,

1 Peter 3:22

22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas submetitaj.

Revelation 1:20-2:1

20 la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la angxeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.

Revelation 21:3

3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan:Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio;

Psalms 32:7

7 Vi estas mia sxirmo; Kontraux sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos. Sela.

Psalms 55:22

22 Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.

Psalms 65:5

5 Per timindajxoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de cxiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

Psalms 72:17-19

17 Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin. 18 Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn. 19 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

Psalms 103:1-22

1 De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. 2 Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. 3 Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn; 4 Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco; 5 Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo. 6 La Eternulo faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj. 7 Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj. 8 Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona. 9 Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras. 10 Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni. 11 CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas. 12 Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn. 13 Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas. 14 CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. 15 La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras. 16 Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas. 17 Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj, 18 Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi. 19 La Eternulo starigis en la cxielo Sian tronon; Kaj Lia regxeco regas cxion. 20 Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto. 21 Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon. 22 Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

Psalms 139:17

17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!

Isaiah 46:4

4 Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.

Lamentations 3:23

23 Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco.

Ephesians 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

Deuteronomy 32:39

39 Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.

1 Samuel 2:6

6 La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas.

Psalms 56:13

13 CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.

Psalms 118:17-18

17 Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo. 18 Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

Proverbs 4:23

23 Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo.

Isaiah 12:2

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

Isaiah 45:17-22

17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj gxis eterneco. 18 CXar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la cxielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li gxin arangxis; Li kreis gxin, ne por ke gxi estu malplena; Li faris gxin, por ke gxi estu logxata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia. 19 Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob:Vane vi Min sercxas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justajxon kaj anoncas verajxon. 20 Kolektigxu kaj venu, alproksimigxu kune, cxiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj pregxas al dio, kiu ne povas helpi. 21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi. 22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

Hosea 1:7

7 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj.

John 4:22

22 Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; cxar el la Judoj estas la savo.

John 5:21

21 CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaux la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas.

John 5:23

23 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.

John 5:28-29

28 Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon, 29 kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.

John 11:25-26

25 Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos, 26 kaj cxiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. CXu vi tion kredas?

Hebrews 2:14-15

14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.

Revelation 1:18

18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Revelation 20:1

1 Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.

Psalms 7:12

12 Se oni ne regxustigxas, Li akrigas Sian glavon, Strecxas Sian pafarkon kaj direktas gxin.

Psalms 55:23

23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.

Psalms 68:18

18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

Psalms 110:6

6 Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando.

Proverbs 1:24-33

24 CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis; 25 Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris: 26 Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos. 27 Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: 28 Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos. 29 Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi, 30 Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn: 31 Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj. 32 CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. 33 Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

Ezekiel 18:27-30

27 Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. 28 CXar li rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li faris, tial li nepre vivos, li ne mortos. 29 La domo de Izrael diros:Ne gxusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. CXu Mia agadmaniero estas ne gxusta, ho domo de Izrael? Ne, via agadmaniero estas ne gxusta. 30 Tial Mi jugxos vin, ho domo de Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo. Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.

Mark 12:4

4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.

Luke 13:5

5 Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.

Hebrews 2:1-3

1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke ni de ili ne forflosu. 2 CXar se la vorto parolata per angxeloj montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, 3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

Hebrews 12:25

25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo,

Revelation 2:14-16

14 Sed mi havas kelkon kontraux vi:ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak jxeti falilon antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu idoloferitajxojn kaj malcxastu. 15 Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same. 16 Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraux ili per la glavo de mia busxo.

Exodus 14:22

22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

Exodus 14:29

29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

Numbers 21:33

33 Kaj ili forturnigxis kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batali cxe Edrei.

Isaiah 11:11-16

11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro. 12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. 13 Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon. 14 Sed ili flugos kune al la Filisxtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos. 15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj. 16 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

Isaiah 49:22

22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaux la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la sxultroj.

Isaiah 51:10-11

10 CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj? 11 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

Jeremiah 23:5-8

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco. 7 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 8 sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

Ezekiel 36:24

24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.

Hosea 1:10-11

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio. 11 Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.

Amos 9:2-3

2 Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin. 3 Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.

1 Kings 21:19

19 kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon.

1 Kings 22:38

38 Kaj oni lavis la cxaron cxe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malcxastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.

2 Kings 9:33-37

33 Kaj li diris:Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis sxin per la piedoj. 34 Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas regxidino. 35 Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj. 36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel; 37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel.

Isaiah 63:1-6

1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis. 4 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

2 Samuel 6:12-17

12 Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo. 13 Kaj cxiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapasxis ses pasxojn, li oferbucxis bovon kaj grasan sxafon. 14 Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado. 16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro. 17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.

1 Chronicles 13:8

8 Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj ludis antaux Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.

1 Chronicles 15:16-24

16 Kaj David diris al la estroj de la Levidoj, ke ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj lauxtaj cimbaloj, por ke alte auxdigxu la sonoj de gxojo. 17 Kaj la Levidoj starigis Hemanon, filon de Joel, kaj el liaj fratoj Asafon, filon de Berehxja, kaj el la idoj de Merari, siaj fratoj, Etanon, filon de Kusxaja; 18 kaj kun ili iliajn duagradajn fratojn:Zehxarja, Ben, Jaaziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Benaja, Maaseja, Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kiel pordegistojn. 19 La kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj; 20 Zehxarja, Aziel, SXemiramot, Jehxiel, Uni, Eliab, Maaseja, kaj Benaja- sur psalteroj, por sopranuloj; 21 Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti; 22 Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo. 23 Berehxja kaj Elkana estis pordogardistoj cxe la kesto; 24 SXebanja, Josxafat, Netanel, Amasaj, Zehxarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto.

Psalms 47:5-7

5 Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado. 6 Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu! 7 CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!

Psalms 63:2

2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.

Judges 11:34

34 Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.

Psalms 87:7

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.

Psalms 148:12-13

12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo.

Psalms 150:3-5

3 Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo. 4 Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto. 5 Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.

Jeremiah 31:4

4 Denove Mi arangxos vin, kaj vi estos arangxita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj.

Jeremiah 31:13

13 Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.

Revelation 14:2-3

2 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; 3 kaj ili kantas kvazaux novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.

Revelation 15:2-3

2 Kaj mi vidis kvazaux vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj gxian bildon kaj la numeron de gxia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio. 3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la SXafido, dirante:Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Regxo de la nacioj.

Deuteronomy 33:28

28 Kaj Izrael logxas sendangxere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia cxielo gutigas roson.

1 Chronicles 16:7-36

7 Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj: 8 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 9 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj. 10 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon. 11 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon. 12 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo; 13 Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj. 14 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj. 15 Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 16 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak. 17 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon, 18 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan. 19 Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi, 20 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, 21 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn; 22 Dirante:Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon. 23 Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon. 24 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 25 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj; 26 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon. 27 Gloro kaj majesto estas antaux Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko. 28 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 29 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo. 30 Tremu antaux Li la tuta tero; Li arangxis ja la mondon, ke gxi ne sxanceligxu. 31 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo regxas. 32 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas; GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi. 33 Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro antaux la Eternulo, CXar Li venas, por jugxi la teron. 34 Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco. 35 Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto. 36 Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!

Psalms 26:12

12 Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.

Psalms 107:32

32 Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu.

Psalms 111:1

1 Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.

Psalms 135:19-21

19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon; 20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon. 21 El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja!

Proverbs 5:16

16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn.

Isaiah 48:1

1 Auxskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj jxuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.

Genesis 42:32

32 ni estas dek du fratoj, filoj de nia patro; unu malaperis, kaj la plej juna estas nun kun nia patro en la lando Kanaana.

Judges 5:18

18 Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo.

Judges 20:35

35 Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

Judges 21:6-25

6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaux unu tribo el Izrael! 7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni jxuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj. 8 Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montrigxis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabesx en Gilead. 9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montrigxis, ke tie estas neniu el la logxantoj de Jabesx en Gilead. 10 Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la logxantojn de Jabesx en Gilead, ankaux la virinojn kaj infanojn. 11 Kaj tiel agu:cxiun virseksulon, kaj cxiun virinon, kiu ekkonis kusxejon de viro, ekstermu. 12 Kaj ili trovis inter la logxantoj de Jabesx en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en SXilon, kiu estas en la lando Kanaana. 13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis cxe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon. 14 Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabesx en Gilead; sed ne estis suficxe por ili. 15 Kaj la popolo bedauxris pri Benjamen, cxar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael. 16 Kaj la plejagxuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen. 17 Kaj ili diris:La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael; 18 kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, cxar la Izraelidoj jxuris, dirante:Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido. 19 Sed ili diris:Jen cxiujare estas festo de la Eternulo en SXilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al SXehxem, kaj sude de Lebona. 20 Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinbergxardenoj; 21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de SXilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinbergxardenoj kaj kaptu al vi cxiu edzinon el la knabinoj de SXilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj. 22 Kaj se venos iliaj patroj aux fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; cxar ni ne prenis por cxiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj. 23 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laux sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedajxo kaj konstruis urbojn kaj eklogxis en ili. 24 Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, cxiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj cxiu foriris de tie al sia posedajxo. 25 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.

1 Samuel 9:21

21 Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?

1 Chronicles 12:16

16 Ankaux el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.

1 Chronicles 12:29

29 el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; gxis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;

1 Chronicles 15:3

3 Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.

1 Chronicles 27:12

12 La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.

Psalms 47:9

9 La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.

Psalms 60:7

7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.

Isaiah 11:13

13 Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.

Ezekiel 37:19-27

19 tiam diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la lignon de Jozef, kiu estas en la manoj de Efraim kaj de la triboj de Izrael, kiuj aligxis al li; kaj Mi aligos gxin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano. 20 Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaux iliaj okuloj. 21 Kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de cxirkauxe kaj venigos ilin en ilian landon. 22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu regxo estos regxo por ili cxiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. 23 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj kaj per cxiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el cxiuj iliaj logxlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 24 Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos. 25 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne. 26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. 27 Kaj Mi logxos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Psalms 42:8

8 En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Pregxon al la Dio de mia vivo.

Psalms 44:4

4 Vi estas mia Regxo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.

Psalms 71:3

3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus cxiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; CXar Vi estas mia roko kaj mia fortikajxo.

Psalms 138:8

8 La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu.

Isaiah 40:31

31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.

John 5:8-9

8 Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru. 9 Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.

Acts 3:6-8

6 Kaj Petro diris:Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. 7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis. 8 Kaj li suprensalte starigxis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj lauxdante Dion.

2 Corinthians 12:9-10

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Ephesians 3:17-20

17 por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, 18 kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio. 20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

Philippians 1:6

6 pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;

2 Thessalonians 1:11

11 Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;

1 Kings 10:10

10 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromajxoj, kiom la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono.

1 Kings 10:24-25

24 Kaj cxiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por auxdi lian sagxon, kiun Dio enmetis en lian koron. 25 Kaj ili alportadis cxiu sian donacon:vazojn argxentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromajxojn, cxevalojn, kaj mulojn, cxiujare.

1 Chronicles 17:4-12

4 Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi; 5 cxar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, gxis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo. 6 Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon? 7 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; 8 kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; 9 kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis gxin tiel, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin, kiel antauxe; 10 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo. 11 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon. 12 Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam.

1 Chronicles 22:7-11

7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio; 8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron. 9 Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo. 10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam. 11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi.

1 Chronicles 28:10-21

10 Vidu nun, kiam la Eternulo elektis vin, por konstrui domon por la sanktejo; estu forta, kaj agu. 11 Kaj David donis al sia filo Salomono la desegnon de la portiko, de la domoj, provizejoj, supraj cxambroj, internaj cxambroj, kaj de la loko por la sankta kesto; 12 kaj la desegnon de cxio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo kaj koncerne cxiujn cxambrojn cxirkauxe, koncerne la trezorojn de la domo de Dio kaj la trezorojn de la sanktajxoj, 13 koncerne la ordojn de la pastroj kaj de la Levidoj, koncerne la tutan servadon en la domo de la Eternulo, kaj koncerne cxiujn objektojn de servado en la domo de la Eternulo; 14 ankaux la oron, laux la pezo de la oro por cxiuj objektoj de servado, kaj la pezon de cxiuj argxentaj objektoj de servado; 15 ankaux la pezon de la oraj kandelabroj kaj de iliaj oraj lucernoj, montrante aparte la pezon de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, kaj la pezon de la argxentaj kandelabroj, de cxiu kandelabro kaj de gxiaj lucernoj, laux la destino de cxiu kandelabro. 16 Li donis ankaux la pezon de la oro por la tabloj de propono, por cxiu tablo aparte, kaj de la argxento por la tabloj argxentaj; 17 ankaux por la forkoj, aspergaj kalikoj, tasoj el pura oro, oraj pelvoj, montrante la pezon por cxiu pelvo aparte, kaj por la argxentaj pelvoj, montrante la pezon de cxiu pelvo; 18 ankaux la pezon de la incensaltaro el refandita oro. Li donis ankaux desegnon de la cxaro kun la oraj keruboj, kiuj etendas la flugilojn kaj sxirmas la keston de interligo de la Eternulo. 19 CXio cxi tio, li diris, estas skribita al mi de la mano de la Eternulo; Li klarigis al mi cxiujn detalojn de la desegno. 20 Kaj David diris al sia filo Salomono:Estu forta kaj kuragxa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; cxar Dio la Eternulo, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, gxis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo. 21 Kaj jen estas la ordoj de la pastroj kaj de la Levidoj por cxia servado en la domo de Dio; ili estos kun vi por cxiu faro, kun fervoro kaj lerteco en cxiu laboro; kaj la estroj kaj la tuta popolo plenumos cxiujn viajn vortojn.

1 Chronicles 29:3

3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj argxento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:

2 Chronicles 2:5-6

5 La domo, kiun mi konstruas, estos granda; cxar pli granda estas nia Dio, ol cxiuj dioj. 6 Kiu havus suficxe da fortoj, por konstrui al Li domon? la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaux Li?

2 Chronicles 6:8-9

8 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 9 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo.

2 Chronicles 32:23

23 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al HXizkija, regxo de Judujo. Kaj post tio li altigxis en la okuloj de cxiuj nacioj.

2 Chronicles 32:33

33 Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.

Ezra 7:13-28

13 De mi estas ordonite, ke en mia regno cxiu el la popolo de Izrael kaj el gxiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi. 14 CXar vi estas sendata de la regxo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laux la en via mano trovigxanta legxo de via Dio, 15 kaj por tien forporti la argxenton kaj oron, kiun la regxo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies logxejo estas en Jerusalem, 16 kaj la tutan argxenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem. 17 Acxetu tuj pro tiu mono bovojn, sxafojn, kaj sxafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj versxoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem. 18 Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera argxento kaj oro, tion laux la volo de via Dio faru. 19 Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaux la Dio de Jerusalem. 20 Kaj cxion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la regxa trezorejo. 21 Kaj de mi, Artahxsxast, la regxo, estas farata ordono al cxiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke cxio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la legxoj de Dio de la cxielo, estu tuj plenumata, 22 gxis jena kvanto:argxento gxis cent kikaroj, tritiko gxis cent kor�oj, vino gxis cent bat�oj, ankaux oleo gxis cent bat�oj, kaj salo en kvanto senlima. 23 CXio, kio estas ordonita de Dio de la cxielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la cxielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la regxon, aux liajn infanojn. 24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aux servantoj cxe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aux depagojn. 25 Kaj vi, Ezra, laux la sagxo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj jugxistojn, kiuj jugxadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, cxiujn, kiuj scias la legxojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu. 26 Kaj cxiu, kiu ne plenumos la legxojn de via Dio aux la legxojn de la regxo, tuj estu jugxe kondamnata, cxu al morto, cxu al elpelo, cxu al monpuno, cxu al meto en malliberejon. 27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la regxo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem, 28 kaj sur min turnis favoron de la regxo kaj de liaj konsilistoj kaj de cxiuj potencaj princoj de la regxo. Kaj mi ricevis kuragxon, cxar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael cxefojn, por ke ili iru kun mi.

Nehemiah 2:8

8 kaj ankaux leteron al Asaf, la gardisto de la regxa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi logxos. Kaj la regxo donis al mi, cxar super mi estis la favora mano de mia Dio.

Psalms 45:12

12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaux vi la ricxuloj de la popolo.

Psalms 72:10-11

10 La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn. 11 Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.

Psalms 76:11

11 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas, alportu donacojn al la Timindulo.

Isaiah 18:7

7 En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

Isaiah 60:6-11

6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo. 7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos. 8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj? 9 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora. 10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas. 11 Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn.

Isaiah 60:16-17

16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob. 17 Anstataux kupro Mi alportos oron, kaj anstataux fero Mi alportos argxenton, anstataux ligno kupron, kaj anstataux sxtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.

2 Samuel 8:1-18

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj. 2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. 3 Kaj David venkobatis Hadadezeron, filon de Rehxob, regxon de Coba, kiam tiu iris, por restarigi sian regadon super la rivero Euxfrato. 4 Kaj David venkoprenis de li mil sepcent rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis cxiujn cxarcxevalojn, sed restigis el ili por cent cxaroj. 5 La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadadezer, regxo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn. 6 Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetigxis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris. 7 Kaj David prenis la orajn sxildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadadezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon. 8 Kaj el Betahx kaj el Berotaj, urboj de Hadadezer, la regxo David prenis tre multe da kupro. 9 Kiam Toi, regxo de HXamat, auxdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadadezer, 10 tiam Toi sendis sian filon Joram al la regxo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pro tio, ke li militis kontraux Hadadezer kaj venkobatis lin (cxar Toi estis en milito kontraux Hadadezer); kaj li havis en siaj manoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vazojn kuprajn. 11 Ilin ankaux la regxo David dedicxis al la Eternulo, kune kun la argxento kaj oro, kiun li dedicxis el tio, kion li akiris de cxiuj nacioj, kiujn li venkis: 12 de la Sirianoj, de Moab, de la Amonidoj, de la Filisxtoj, kaj de Amalek, kaj el la militakiro, kiun li ricevis de Hadadezer, filo de Rehxob kaj regxo de Coba. 13 Kaj David faris al si nomon, kiam li revenis post la venkobato de la Sirianoj en la Valo de Salo, en la nombro de dek ok mil homoj. 14 Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris. 15 Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo. 16 Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto; 17 Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto; 18 Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.

2 Samuel 10:1-19

1 Okazis poste, ke mortis la regxo de la Amonidoj, kaj lia filo HXanun farigxis regxos anstataux li. 2 Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, konforme al tio, kiel lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis, por konsoli lin per siaj servantoj pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj. 3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al sia sinjoro HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne por pristudi la urbon, esplorrigardi kaj ruinigi gxin, David sendis al vi siajn servantojn? 4 Tiam HXanun prenis la servantojn de David, kaj forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin. 5 Kiam oni tion raportis al David, li sendis al ili renkonte, cxar tiuj homoj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu. 6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis Davidon, tiam la Amonidoj sendis kaj dungis Sirianojn el Bet-Rehxob kaj Sirianojn el Coba, dudek mil piedirantojn, kaj de la regxo de Maahxa mil homojn kaj de Tob dek du mil homojn. 7 Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj. 8 Kaj eliris la Amonidoj kaj batalarangxigxis cxe la enirejo de la pordego; kaj la Sirianoj el Coba kaj el Rehxob kaj la viroj de Tob kaj de Maahxa estis aparte, sur la kampo. 9 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj; 10 kaj la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj batalarangxis ilin kontraux la Amonidoj. 11 Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin. 12 Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li. 13 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj; kaj cxi tiuj forkuris antaux li. 14 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon. 15 Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko. 16 Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en HXelamon; kaj SXobahx, militestro de Hadadezer, ilin kondukis. 17 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li. 18 Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie. 19 Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.

2 Chronicles 14:1-15

1 Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj. 2 Asa agadis bone kaj juste antaux la Eternulo, sia Dio. 3 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn. 4 Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn. 5 Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li. 6 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, cxar la Eternulo donis al li ripozon. 7 Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese. 8 Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per sxildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj mansxildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; cxiuj ili estis bravaj militistoj. 9 Eliris kontraux ilin Zerahx, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent cxaroj, kaj li venis gxis Maresxa. 10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili arangxigxis al batalo en la valo Cefata, apud Maresxa. 11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta. 12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris. 13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo. 14 Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo. 15 Ankaux ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da sxafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.

2 Chronicles 20:1-37

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton. 2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi. 3 Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo. 4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon. 5 Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto. 6 Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi. 7 Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam. 8 Kaj ili enlogxigxis en gxi, kaj konstruis por Vi en gxi sanktejon al Via nomo, dirante: 9 Se venos sur nin malfelicxo, glavo, puno, pesto, aux malsato, tiam ni starigxos antaux cxi tiu domo kaj antaux Vi, cxar Via nomo estas en cxi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi auxdos kaj helpos. 10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin- 11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredajxo, kiun Vi donis al ni. 12 Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj. 13 Kaj cxiuj Judoj staris antaux la Eternulo, ankaux iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj. 14 Tiam sur Jahxaziel, filo de Zehxarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo; 15 kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio. 16 Morgaux malsupreniru sur ilin:jen ili supreniras sur la altajxon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaux la dezerto Jeruel. 17 Ne vi devas batali cxi tiun fojon:starigxu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron:morgaux eliru kontraux ilin, kaj la Eternulo estos kun vi. 18 Tiam Jehosxafat klinigxis vizagxaltere, kaj cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem jxetis sin antaux la Eternulo, por adorklinigxi antaux la Eternulo. 19 Kaj levigxis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Korahxidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per lauxta vocxo alten. 20 Ili levigxis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, starigxis Jehosxafat, kaj diris:Auxskultu min, ho Judoj kaj logxantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson. 21 Kaj li konsiligxis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaux la armitoj, kaj parolu:Gloru la Eternulon, cxar eterna estas Lia favorkoreco. 22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis gxojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraux la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraux Judujon, kaj ili estis batitaj. 23 Kaj starigxis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraux la logxantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la logxantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian. 24 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu savigxis. 25 Kaj venis Jehosxafat kaj lia popolo, por preni la militakirajxon; kaj ili trovis cxe ili multe da havajxo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakirajxon, cxar estis tre multe da gxi. 26 En la kvara tago ili kolektigxis en la Valo de Beno, cxar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno gxis la nuna tago. 27 Kaj cxiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehosxafat antauxe, iris returne, por reiri kun gxojo en Jerusalemon; cxar la Eternulo donis al ili gxojon pri iliaj malamikoj. 28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo. 29 Kaj timo antaux Dio venis sur cxiujn regnojn de la landoj, kiam ili auxdis, ke la Eternulo militis kontraux la malamikoj de Izrael. 30 Kaj trankviligxis la regno de Jehosxafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon cxirkauxe. 31 Jehosxafat regxis super Judujo; la agxon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj dudek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de SXilhxi. 32 Li iradis laux la vojo de sia patro Asa kaj ne deturnigxis de gxi, agante tiel, kiel placxas al la Eternulo. 33 Tamen la altajxoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraux ne turnis forte sian koron al Dio de gxiaj patroj. 34 La cetera historio de Jehosxafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de HXanani, kiu estas enigita en la libron de la regxoj de Izrael. 35 Poste Jehosxafat, regxo de Judujo, amikigxis kun Ahxazja, regxo de Izrael, kiu agadis malpie. 36 Li kunigxis kun li, por fari sxipojn, irontajn en Tarsxisxon. Kaj li konstruis sxipojn en Ecjon-Geber. 37 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Maresxa, eldiris profetajxon pri Jehosxafat jene:Pro tio, ke vi kunigxis kun Ahxazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la sxipoj rompigxis kaj ne povis iri en Tarsxisxon.

Job 40:21

21 Sub ombroricxaj arboj gxi kusxas, Sub kovro de kanoj kaj en sxlimo.

Psalms 2:12

12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, CXar baldaux ekbrulos Lia kolero. Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin.

Psalms 18:44

44 Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.

Psalms 22:12-13

12 CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi. 13 Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta.

Psalms 120:7

7 Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

Isaiah 34:7

7 Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo.

Isaiah 37:1-38

1 Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo. 2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn de la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc. 3 Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski. 4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas. 5 Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja. 6 Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio. 7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando. 8 Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx. 9 Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Kiam li tion auxdis, li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio: 10 Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio. 11 Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruiniginte ilin; cxu vi do savigxos? 12 CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar? 13 Kie estas la regxo de HXamat kaj la regxo de Arpad kaj la regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva? 14 HXizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj HXizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo. 15 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, dirante: 16 Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron; 17 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu cxiujn vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan. 18 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis cxiujn regnojn kaj ilian teron, 19 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono, ili ekstermis ilin. 20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola. 21 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al HXizkija, por diri:Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Koncerne tion, kion vi pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio, 22 jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo:Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem. 23 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la Sanktulon de Izrael! 24 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron. 25 Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo. 26 CXu vi ne auxdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj. 27 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaux la spikigxo. 28 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaux vian koleron kontraux Mi. 29 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis. 30 Kaj jen estas por vi la pruvosigno:vi mangxos en cxi tiu jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn. 31 Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos malsupre kaj donos fruktojn supre. 32 CXar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros. 33 Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon. 34 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo. 35 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David. 36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj. 37 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve. 38 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.

Jeremiah 50:11

11 CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,

Jeremiah 51:32-33

32 ke la transirejoj estas okupitaj, la fortikajxoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis teruro. 33 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:La filino de Babel estas kiel drasxejo dum la drasxado; tre baldaux venos la tempo de gxia rikolto.

Ezekiel 29:3

3 Parolu, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj riveroj, kaj diras:La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por mi.

Romans 7:22

22 CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo;

James 4:1

1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?

1 Kings 8:22

22 Kaj Salomono starigxis antaux la altaro de la Eternulo kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la cxielo,

Psalms 44:20

20 Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:

Psalms 72:8-11

8 Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero. 9 Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.

Psalms 88:9

9 Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.

Psalms 143:6

6 Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.

Isaiah 19:18-25

18 En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj jxurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo. 19 En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud gxia limo; 20 kaj gxi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; cxar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin. 21 Kaj la Eternulo farigxos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos bucxoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos. 22 La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li auxskultos ilian peton kaj resanigos ilin. 23 En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj. 24 En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero. 25 La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante:Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredajxo Izrael.

Isaiah 45:14

14 Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercajxo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili klinigxos antaux vi, kaj pregxos al vi:Nur cxe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.

Isaiah 60:6-7

6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo. 7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.

Isaiah 66:19

19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

Zephaniah 3:10

10 El trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disjxetita popolo, alportos al Mi donacojn.

Acts 8:27-40

27 Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi; 28 tiu vojagxis returne, kaj, sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja. 29 Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aligxu al tiu cxaro. 30 Kaj Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:CXu vi komprenas tion, kion vi legas? 31 Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li. 32 La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo; Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto, Li ne malfermis sian busxon; 33 En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero. 34 Kaj la euxnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia? 35 Kaj Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. 36 Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi? 37 Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38 Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin. 39 Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante. 40 Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.

Deuteronomy 32:43

43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

Psalms 67:2-5

2 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon. 3 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj. 4 GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela. 5 Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

Psalms 100:1

1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

Psalms 102:22

22 Kiam kolektigxos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.

Psalms 117:1-2

1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj; 2 CXar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.

Romans 15:10-11

10 Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo. 11 Kaj ankaux: Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj.

Revelation 15:4

4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

Deuteronomy 10:14

14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;

1 Kings 8:27

27 CXu efektive Dio logxus sur la tero? ja la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas cxi tiu domo, kiun mi konstruis!

Psalms 29:3-9

3 La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj. 4 La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto. 5 La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon. 6 Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. 7 La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon. 8 La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx. 9 La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

Psalms 46:6

6 Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.

Psalms 68:4

4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.

Psalms 77:17-18

17 Nubegoj versxis akvon, La cxielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis. 18 La vocxo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj sxanceligxis la tero.

Psalms 93:2

2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

Psalms 102:25

25 En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

Ezekiel 10:5

5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.

John 12:28-29

28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros. 29 Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li.

Revelation 11:12

12 Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.

Revelation 11:15

15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en la cxielo, dirante:La regno de la mondo farigxis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.

1 Chronicles 16:28-29

28 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 29 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

Psalms 29:1-2

1 Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton. 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

Psalms 96:6-8

6 Gloro kaj majesto estas antaux Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. 7 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 8 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

Psalms 150:1

1 Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto.

2 Peter 1:17

17 CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

Revelation 19:6

6 Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj, dirantajn:Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, regxas.

Exodus 15:1

1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

Deuteronomy 33:25

25 Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.

Nehemiah 1:5

5 Kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la cxielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

Psalms 29:11

11 La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.

Psalms 45:4

4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.

Psalms 47:2

2 CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.

Psalms 66:5

5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

Psalms 66:20

20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpusxis mian pregxon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Psalms 76:12

12 Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la regxoj de la tero.

Isaiah 40:29

29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.

Isaiah 45:21

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

Zechariah 10:12

12 Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.

Ephesians 3:16

16 por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;

Philippians 4:13

13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

Colossians 1:11

11 fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;

Hebrews 12:24-29

24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel. 25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. CXar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la cxielo, 26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon. 27 Kaj tiu diro:Ankoraux unufoje-montras la translokigon de la skuitajxoj, kiel de faritajxoj, por ke la neskueblaj restu. 28 Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo; 29 cxar nia Dio estas fajro konsumanta.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.