2 Samuel 6:12-17

Esperanto(i) 12 Kaj oni sciigis al la regxo David, dirante:La Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj cxion, kio apartenas al li, pro la kesto de Dio. Tiam David iris, kaj transportis la keston de Dio el la domo de Obed-Edom en la urbon de David kun gxojo. 13 Kaj cxiufoje, kiam la portantoj de la kesto de la Eternulo trapasxis ses pasxojn, li oferbucxis bovon kaj grasan sxafon. 14 Kaj David dancis per cxiuj fortoj antaux la Eternulo, kaj David estis zonita per lina efodo. 15 Kaj David kaj la tuta domo de Izrael kondukis la keston de la Eternulo kun gxojkriado kaj trumpetado. 16 Kiam la kesto de la Eternulo venis en la urbon de David, Mihxal, la filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj dancas antaux la Eternulo, sxi ekmalestimis lin en sia koro. 17 Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis gxin sur gxian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj David alportis antaux la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.