Psalms 108 Cross References - Esperanto

1 Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro. 2 Vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 3 Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj. 4 CXar granda gxis super la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero. 5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero. 6 Por ke liberigxu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min. 7 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 8 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 9 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios. 10 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 11 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 12 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 13 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Exodus 15:1

1 Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.

Psalms 16:9

9 Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

Psalms 30:12

12 Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.

Psalms 34:1

1 De David, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; CXiam lauxdo por Li estos en mia busxo.

Psalms 57:7-11

7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros. 8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj. 10 CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero. 11 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

Psalms 68:1

1 Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.

Psalms 71:8

8 Mia busxo estas plena de glorado por Vi, CXiutage de Via majesto.

Psalms 71:15

15 Mia busxo rakontos Vian justecon, CXiutage Vian helpon, CXar mi ne povus cxion elkalkuli.

Psalms 71:23-24

23 GXojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis. 24 Kaj mia lango cxiutage rakontas Vian justecon; CXar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.

Psalms 104:33

33 Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.

Psalms 138:1

1 De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

Psalms 145:1-2

1 Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne. 2 CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

Psalms 145:21-146:2

21 La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.

Judges 5:12

12 Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!

Psalms 33:2

2 Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.

Psalms 57:8

8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.

Psalms 69:30

30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.

Psalms 81:2

2 Sonigu kanton, donu tamburinon, CXarman harpon, kaj psalteron.

Psalms 92:1-4

1 Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; 2 Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco, 3 Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo. 4 CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Psalms 103:22

22 Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.

Psalms 22:22

22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

Psalms 22:27

27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.

Psalms 96:10

10 Diru inter la popoloj:La Eternulo regxas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco.

Psalms 117:1

1 Haleluja! Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Lauxdu Lin cxiuj gentoj;

Psalms 138:4-5

4 Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo. 5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; CXar granda estas la gloro de la Eternulo.

Zephaniah 3:14

14 GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.

Zephaniah 3:20

20 En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.

Psalms 36:5

5 Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco, Via vereco gxis la nuboj.

Psalms 85:10

10 Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas.

Psalms 89:2

2 CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco.

Psalms 89:5

5 Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

Psalms 103:11

11 CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

Psalms 113:4

4 Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro.

Isaiah 55:9

9 Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.

Micah 7:18-20

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn. 20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.

Ephesians 2:4-7

4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo; 7 por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

1 Chronicles 29:10-13

10 Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne. 11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj. 12 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi. 13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.

Psalms 8:1

1 Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.

Psalms 21:13

13 Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

Psalms 57:5

5 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

Psalms 57:11

11 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

Psalms 72:19

19 Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!

Psalms 148:13

13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo.

Isaiah 6:3

3 Kaj unu vokadis al alia, kaj diris:Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.

Matthew 6:9-10

9 Vi do pregxu jene:Patro nia, kiu estas en la cxielo, Via nomo estu sanktigita. 10 Venu Via regno, plenumigxu Via volo, kiel en la cxielo, tiel ankaux sur la tero.

Matthew 6:13

13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Exodus 15:6

6 Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.

Deuteronomy 33:12

12 Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo logxos sendangxere cxe Li; Li protektas lin cxiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.

2 Samuel 12:25

25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.

1 Kings 18:24

24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.

1 Kings 18:26

26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris.

1 Kings 18:29

29 Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.

1 Kings 18:36-37

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion. 37 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne.

2 Chronicles 32:20-22

20 Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo. 21 Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo. 22 Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe.

Psalms 35:1-3

1 De David. Batalu, ho Eternulo, kontraux tiuj, kiuj batalas kontraux mi; Militu kontraux tiuj, kiuj militas kontraux mi. 2 Prenu sxildon kaj armilojn, Kaj starigxu, por helpi min. 3 Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.

Psalms 54:1

1 Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.

Psalms 60:5-12

5 Por ke liberigxu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj auxskultu min. 6 Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos SXehxemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros. 7 Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro. 8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios. 9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 10 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj. 11 Donu al ni helpon kontraux la malamiko; Vanta estas helpo de homo. 12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Psalms 98:1-2

1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, CXar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako. 2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaux la okuloj de la popoloj Li malkasxis Sian justecon.

Psalms 144:5-7

5 Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos. 6 Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin. 7 Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,

Isaiah 51:2-11

2 Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; cxar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin. 3 CXar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauxta kantado. 4 Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, auxskultu Min; cxar instruo eliros el Mi, kaj Mian legxon Mi starigos kiel lumon por la popoloj. 5 Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj jugxos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon. 6 Levu al la cxielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; cxar la cxielo disneniigxos kiel fumo, kaj la tero elfrotigxos kiel vesto, kaj gxiaj logxantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektigxos. 7 Auxskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro:ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuragxigxu. 8 CXar kiel veston tramangxos ilin tineoj, kaj kiel lanajxon tramangxos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por cxiuj generacioj. 9 Levigxu, levigxu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; levigxu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antauxlonge. CXu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon? 10 CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj? 11 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

Isaiah 65:24

24 Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos.

Jeremiah 33:3

3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.

Matthew 3:17

17 kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

Matthew 17:5

5 Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin.

Romans 1:7

7 al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Ephesians 1:6

6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

Colossians 3:12

12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;

Genesis 33:17

17 Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

Joshua 17:7

7 Kaj la limo de Manase estis de Asxer gxis Mihxmetat, kiu estas kontraux SXehxem; kaj la limo iras dekstren, al la logxantoj de En-Tapuahx.

Joshua 20:7

7 Kaj ili konsekris la urbon Kedesx en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj SXehxem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron), sur la monto de Jehuda.

Joshua 24:1

1 Kaj Josuo kunvenigis cxiujn tribojn de Izrael en SXehxemon, kaj alvokis la plejagxulojn de Izrael kaj iliajn cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn; kaj ili starigxis antaux Dio.

Judges 8:5-6

5 Kaj li diris al la logxantoj de Sukot:Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; cxar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebahxon kaj Calmunan, regxojn de Midjan. 6 Sed la estroj de Sukot diris:CXu la manoj de Zebahx kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?

2 Samuel 7:20-29

20 Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo. 21 Pro Via vorto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri al Via sklavo. 22 Pro tio Vi estas granda, ho Dio Eternulo; cxar ne ekzistas simila al Vi, kaj ne ekzistas Dio krom Vi, laux cxio, kion ni auxdis per niaj oreloj. 23 Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elacxeti gxin al Si kiel popolon, kaj fari al Si nomon, kaj fari grandajxojn por Vi kaj timindajxojn por Via tero, antaux Via popolo, kiun Vi liberigis al Vi el Egiptujo, de gxiaj popoloj kaj gxiaj dioj? 24 Kaj Vi starigis al Vi Vian popolon Izrael, por ke gxi estu por Vi popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por gxi. 25 Kaj nun, ho Dio Eternulo, la vorton, kiun Vi diris pri Via sklavo kaj pri lia domo, fortikigu por eterne, kaj Vi agu tiel, kiel Vi diris. 26 Kaj granda estu Via nomo por eterne, por ke oni diru:La Eternulo Cebaot estas Dio super Izrael. Kaj la domo de Via sklavo David estu fortikigita antaux Vi. 27 CXar Vi, ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sciigis al la orelo de Via sklavo, dirante:Domon mi konstruos al vi; tial Via sklavo trovis kuragxon en sia koro pregxi al Vi cxi tiun pregxon. 28 Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo, Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj; kaj Vi diris pri Via sklavo cxi tiun bonajxon. 29 Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke gxi restu eterne antaux Vi; cxar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

Psalms 16:9-11

9 Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge. 10 CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Psalms 89:35-36

35 Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David; 36 Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaux Mi.

Amos 4:2

2 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fisxhokoj.

1 Peter 1:3

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

1 Peter 1:8

8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena;

2 Peter 1:3-4

3 pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto; 4 per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.

Genesis 49:10

10 Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.

Deuteronomy 33:17

17 Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos cxiujn popolojn kune gxis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.

Joshua 13:8-11

8 Kun cxi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo; 9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenajxon Medba gxis Dibon; 10 kaj cxiujn urbojn de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu regis en HXesxbon, gxis la limo de la Amonidoj; 11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj la tutan monton HXermon, kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa;

1 Samuel 28:4

4 Kiam la Filisxtoj kolektigxis, kaj venis kaj starigxis tendare en SXunem, tiam Saul kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj ili starigxis tendare en Gilboa.

2 Samuel 2:8

8 Dume Abner, filo de Ner, militestro de Saul, prenis Isx-Bosxeton, filon de Saul, kaj transkondukis lin en Mahxanaimon,

2 Samuel 5:5

5 En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.

Psalms 122:5

5 CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David.

Ruth 4:7-8

7 Sed de la antikva tempo ekzistis kutimo en Izrael, pri elacxetado kaj sxangxado, por firmigi cxion:oni detiras sian sxuon kaj donas gxin al sia proksimulo; kaj tio estas la atesto en Izrael. 8 La parenco diris al Boaz:Elacxetu al vi; kaj li detiris sian sxuon.

2 Samuel 8:1-2

1 Post tio okazis, ke David venkobatis la Filisxtojn kaj humiligis ilin, kaj David prenis la cxefurbon el la manoj de la Filisxtoj. 2 Li ankaux venkobatis la Moabidojn, kaj, kusxiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per sxnuro; du partojn li mezuris por mortigi, kaj unu plenan mezuron por restigi vivaj. Kaj la Moabidoj submetigxis al David kaj alportis tributojn.

2 Samuel 21:15-22

15 Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis. 16 Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael. 18 Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.

Psalms 60:8-10

8 Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi jxetos Mian sxuon; Super Filisxtujo Mi triumfe krios. 9 Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min gxis Edom? 10 CXu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.

Isaiah 14:29-32

29 Ne gxoju, tuta Filisxtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; cxar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj gxia produkto estos fluganta serpento. 30 Kaj la unuenaskitoj de malricxuloj pasxtigxos, kaj senhavuloj ripozos sendangxere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restajxo estos mortigita. 31 GXemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuragxon la tuta Filisxtujo; cxar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj tacxmentoj. 32 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en gxi trovos defendon la malricxuloj de Lia popolo.

John 13:8

8 Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.

John 13:14

14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaux devas inter vi lavi la piedojn.

Psalms 20:6-8

6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

Psalms 60:1

1 Al la hxorestro. Por sxusxan-eduto. Instrua verko de David, kiam li militis kun Sirio Mezopotamia kaj kun Sirio Coba, kaj kiam Joab, revenante, batis dek du mil Edomidojn en la Valo de Salo. Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.

Isaiah 63:1-6

1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en rugxaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi. 2 Kial Via drapirajxo estas rugxa, kaj Viaj vestoj kiel cxe tretanto en vinpremejo? 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis. 4 CXar la tago de vengxo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis. 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis. 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elversxis sur la teron ilian sangon.

Jeremiah 49:7-16

7 Pri Edom:Tiele diras la Eternulo Cebaot:CXu jam ne ekzistas sagxo en Teman? cxu la filoj jam ne havas konsilon? cxu ilia sagxeco malaperis? 8 Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kasxas la logxantoj de Dedan; cxar malfelicxon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno. 9 Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos sxtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton. 10 CXar Mi nudigis Esavon, Mi malkasxis liajn sekretajn rifugxejojn, por ke li ne povu sin kasxi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas. 11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min. 12 CXar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen gxin trinkos; cxu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos. 13 CXar Mi jxuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra farigxos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj cxiuj gxiaj urboj farigxos ruinoj por eterne. 14 Diron mi auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj:Kolektigxu kaj iru kontraux gxin, kaj levigxu por batalo. 15 CXar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj. 16 Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu logxas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi ecx arangxus vian neston tiel alte, kiel aglo, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

Obadiah 1:3-4

3 La fiereco de via koro delogis vin; logxante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depusxos min sur la teron? 4 Sed se vi ecx levigxus tiel alte, kiel aglo, aux se vi arangxus vian neston inter la steloj, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.

Numbers 10:9

9 Kaj kiam vi komencos militon en via lando kontraux malamiko, kiu premas vin, tiam trumpetu tambursone per trumpetoj; kaj tiam vi estos rememoritaj antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos helpitaj kontraux viaj malamikoj.

Deuteronomy 20:3-4

3 kaj li diru al ili:Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu, ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili; 4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.

1 Samuel 17:26

26 Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filisxton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? cxar kiu estas tiu necirkumcidita Filisxto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?

1 Samuel 17:36

36 Kiel la leonon, tiel ankaux la urson via sklavo venkobatis; ankaux kun cxi tiu necirkumcidita Filisxto estos la sama afero, kiel kun cxiu el tiuj, cxar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.

1 Samuel 29:1-11

1 Dume la Filisxtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel. 2 La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Ahxisx. 3 Kaj la estroj de la Filisxtoj diris:Por kio estas cxi tiuj Hebreoj? Sed Ahxisx respondis al la estroj de la Filisxtoj:Tio estas ja David, servanto de Saul, regxo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aux ecx jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo gxis nun. 4 Sed ekkoleris kontraux li la estroj de la Filisxtoj, kaj la estroj de la Filisxtoj diris al li:Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne farigxu nia kontrauxulo dum la batalo; cxar per kio cxi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj? 5 CXu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn? 6 Tiam Ahxisx alvokis Davidon, kaj diris al li:Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj placxas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi gxis hodiaux; sed al la estroj vi ne placxas. 7 Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne placxan al la estroj de la Filisxtoj. 8 Sed David diris al Ahxisx:Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi starigxis antaux vi, gxis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraux la malamikoj de mia sinjoro la regxo? 9 Kaj Ahxisx respondis kaj diris al David:Mi scias, ke vi estas bona antaux miaj okuloj, kiel angxelo de Dio; sed la estroj de la Filisxtoj diras:Li ne iru kun ni en la batalon. 10 Levigxu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; levigxu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru. 11 Kaj David, li mem kaj liaj viroj, levigxis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filisxtoj; kaj la Filisxtoj direktis sin al Jizreel.

2 Chronicles 13:12

12 Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.

2 Chronicles 14:11

11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.

2 Chronicles 20:15

15 kaj li diris:Auxskultu, cxiuj Judoj kaj logxantoj de Jerusalem kaj regxo Jehosxafat! Tiele diras al vi la Eternulo:Ne timu kaj ne sentu teruron antaux cxi tiu granda homamaso, cxar la milito estas ne kontraux vi, sed kontraux Dio.

Psalms 44:9

9 Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

Job 9:13

13 Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

Job 16:2

2 Mi auxdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi cxiuj estas.

Psalms 20:1-9

1 Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob. 2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu. 3 Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela. 4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu. 5 Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn. 6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte. 9 Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

Psalms 146:3-5

3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

Isaiah 2:22

22 CXesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; cxar kion li valoras?

Isaiah 30:3-5

3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro. 4 CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson. 5 CXiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.

Isaiah 31:3

3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.

Jeremiah 17:5-8

5 Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. 6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata. 7 Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. 8 Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.

Lamentations 4:17

17 Ankoraux lacigxadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Strecxe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.

Judges 15:8

8 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj eklogxis en la fendego de la roko Etam.

2 Chronicles 20:12

12 Ho nia Dio, cxu Vi ne jugxos ilin? cxar ni ne havas forton kontraux cxi tiu granda homamaso, kiu venis kontraux nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.

Psalms 18:29-34

29 CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron. 30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas. 31 CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon; 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj; 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.

Psalms 18:42

42 Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas.

Psalms 60:12

12 Kun Dio ni faros heroajxojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.

Psalms 118:6-13

6 La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo? 7 La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj. 8 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon. 9 Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn. 10 CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 11 Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. 13 Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

Psalms 144:1

1 De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

Isaiah 25:10

10 CXar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.

Isaiah 63:3

3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj sxprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapirajxon Mi malpurigis.

Romans 16:20

20 Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

1 Corinthians 15:10

10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

2 Corinthians 2:14

14 Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

Ephesians 6:10-18

10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo. 12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj. 13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari. 14 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco; 16 super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. 17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio; 18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.