Psalms 57:7-11

Esperanto(i) 7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros. 8 Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon. 9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj. 10 CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero. 11 Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.