2 Samuel 21:15-22

Esperanto(i) 15 Estis denove milito inter la Filisxtoj kaj la Izraelidoj. Kaj iris David kune kun siaj servantoj, kaj batalis kontraux la Filisxtoj. Kaj David lacigxis. 16 Jisxbi-benob, el la infanoj de giganto, li, kies lanco havis la pezon de tricent sikloj da kupro, kaj kiu estis zonita per nova glavo, intencis mortigi Davidon. 17 Sed venis kun helpo Abisxaj, filo de Ceruja, kaj li frapis la Filisxton kaj mortigis lin. Tiam la viroj de David jxuris al li, dirante:Vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingigxu la lucerno de Izrael. 18 Post tio estis denove milito kontraux la Filisxtoj en Gob; tiam Sibhxaj, la HXusxaido, mortigis Safon, kiu estis el la infanoj de la giganto. 19 Kaj denove estis milito kontraux la Filisxtoj en Gob; kaj Elhxanan, filo de Jaare-Orgim, Bet-Lehxemano, mortigis Goljaton, la Gatanon, cxe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 20 Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaux naskigxis al la giganto. 21 Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de SXimea, frato de David. 22 Tiuj kvar naskigxis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la mano de liaj servantoj.