Psalms 18:29-34

Esperanto(i) 29 CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron. 30 La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas. 31 CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio? 32 Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon; 33 Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj; 34 Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.