Romans 6:17-22

Esperanto(i) 17 Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen farigxis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj; 18 kaj liberigite el peko, vi sklavigxis al justeco. 19 Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo. 20 CXar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco. 21 Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? cxar la fino de tio estas morto. 22 Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon.