1 Chronicles 29:12-16

Esperanto(i) 12 Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi. 13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon. 14 CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi. 15 Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika. 16 Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas.