Esperanto(i)
4 Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
5 CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi:
6 La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,
7 Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro;
8 Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.
9 Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon,
10 Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero.