Psalms 11:4-7

Esperanto(i) 4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn. 5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas. 6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili. 7 CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.