Psalms 11

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton? 2 CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn. 3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo? 4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn. 5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas. 6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili. 7 CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.