Esperanto(i)
1 CXu ne vokas la sagxo? Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon?
2 GXi staras sur la pinto de altajxoj, Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj.
3 Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon, CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas:
4 Al vi, ho viroj, mi vokas; Kaj mia vocxo sin turnas al la homoj:
5 Komprenu, naivuloj, la prudenton, Kaj sensprituloj prenu en la koron.
6 Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon, Kaj gxustajxo eliros el mia busxo.
7 CXar mia lango parolos veron, Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj.
8 Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo; Ili ne enhavas falson kaj malicon.
9 CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion.
10 Prenu mian instruon, kaj ne argxenton; Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron.
11 CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi.
12 Mi, sagxo, logxas kun la prudento, Kaj mi trovas prudentajn konsilojn.