Proverbs 5:15-19

Esperanto(i) 15 Trinku akvon el via cisterno, Kaj fluantan el via puto. 16 Viaj fontoj disfluu eksteren, Akvaj torentoj en la stratojn. 17 Ili apartenu al vi sola, Sed ne al aliaj kun vi. 18 Via fonto estu benata; Kaj havu gxojon de la edzino de via juneco. 19 SXi estas cxarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; SXiaj karesoj gxuigu vin en cxiu tempo, SXia amo cxiam donu al vi plezuron.