Proverbs 24:3-7

Esperanto(i) 3 Per sagxo konstruigxas domo, Kaj per prudento gxi fortikigxas; 4 Kaj per sciado la cxambroj plenigxas Per cxia havo grandvalora kaj agrabla. 5 Homo sagxa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca. 6 Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj. 7 Tro alta estas la sagxo por malsagxulo; CXe la pordego li ne malfermos sian busxon.