Esperanto(i)
6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.
7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
8 Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
9 Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.
10 Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.
11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaux la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.
12 Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.
13 Kaj starigu la Levidojn antaux Aaron kaj antaux liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaux la Eternulo.
14 Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.