Numbers 6:2-4

Esperanto(i) 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Se viro aux virino decidos fari sanktan promeson de konsekrigxo, por konsekri sin al la Eternulo, 3 tiam li devas deteni sin de vino kaj de ebriigajxo, vinagron vinan kaj vinagron de ebriigajxoj li ne devas trinki, kaj nenian trinkajxon el vinberoj li devas trinki, kaj vinberojn fresxajn aux sekigitajn li ne devas mangxi. 4 Dum la tuta tempo de sia konsekriteco li devas mangxi nenion, kio estas farita el vinberoj, de la kernoj gxis la sxelo.