Numbers 6:15-17

Esperanto(i) 15 kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, sxmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj versxoferon. 16 Kaj la pastro prezentos tion antaux la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon. 17 Kaj el la virsxafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian versxoferon.