Numbers 5:16-22

Esperanto(i) 16 Kaj la pastro alproksimigos sxin kaj starigos sxin antaux la Eternulo; 17 kaj la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo, kaj iom da tero, kiu estos sur la planko de la tabernaklo, la pastro prenos kaj jxetos en la akvon. 18 Kaj la pastro starigos la virinon antaux la Eternulo kaj disliberigos la harojn sur la kapo de la virino kaj donos en sxiajn manojn la farunoferon de la memorigo, tiun farunoferon de jxaluzo, kaj en la mano de la pastro estos akvo maldolcxa, malbeniga. 19 Kaj la pastro sxin jxurligos, kaj diros al la virino:Se neniu viro kusxis kun vi kaj se vi ne forflankigxis per malpurigxo kun alia viro anstataux via edzo, tiam restu sendifekta de cxi tiu maldolcxa malbeniga akvo; 20 sed se vi forflankigxis kun alia viro anstataux via edzo kaj se vi malpurigxis kaj iu viro kusxis kun vi krom via edzo- 21 la pastro jxurligos la virinon per jxuro de malbeno, kaj la pastro diros al la virino:Tiam la Eternulo fordonu vin al malbeno kaj al jxuro inter via popolo, farante vian femuron maldikigxinta kaj vian ventron sxvelinta; 22 kaj cxi tiu malbeniga akvo eniru en viajn internajxojn, por ke sxvelu via ventro kaj maldikigxu via femuro. Kaj la virino diros:Amen, amen!