Esperanto(i)
24 Tio estas la laboro de la familioj Gersxonidaj, por servi kaj por porti:
25 ili portu la tapisxojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, gxian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super gxi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
26 kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj iliajn sxnurojn kaj cxiujn iliajn servajn objektojn; kaj cxion, kion oni devas fari cxe ili, ili faru.
27 Laux la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gersxonidoj, koncerne cxian ilian portadon kaj cxian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon cxion, kion ili portas.
28 Tio estas la laboro de la familioj de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.
29 La filojn de Merari prikalkulu laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo.
30 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, cxiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.
31 Kaj jen estas la ofico de ilia portado cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno:ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj gxiajn riglilojn kaj gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;
32 kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
33 Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.