Esperanto(i)
15 Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de cxiuj objektoj de la sanktejo cxe la elmovigxo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektusxu la sanktajxon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portajxo de la filoj de Kehat cxe la tabernaklo de kunveno.
16 Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de cxio, kio estas en gxi, de la sanktejo kaj de gxiaj objektoj.
17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
18 Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
19 sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimigxos al la plejsanktejo:Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin cxiun cxe lia servo kaj cxe lia portotajxo;
20 sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktajxojn, por ke ili ne mortu.
21 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
22 Prikalkulu ankaux la filojn de Gersxon laux iliaj patrodomoj, laux iliaj familioj.
23 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj kalkulu ilin, cxiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.
24 Tio estas la laboro de la familioj Gersxonidaj, por servi kaj por porti:
25 ili portu la tapisxojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, gxian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super gxi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
26 kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas cxirkaux la tabernaklo kaj cxirkaux la altaro, kaj iliajn sxnurojn kaj cxiujn iliajn servajn objektojn; kaj cxion, kion oni devas fari cxe ili, ili faru.
27 Laux la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gersxonidoj, koncerne cxian ilian portadon kaj cxian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon cxion, kion ili portas.
28 Tio estas la laboro de la familioj de la Gersxonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.
29 La filojn de Merari prikalkulu laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo.
30 De la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, cxiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.
31 Kaj jen estas la ofico de ilia portado cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno:ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj gxiajn riglilojn kaj gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;
32 kaj la kolonojn de la korto cxirkauxe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la sxnurojn kun cxiuj iliaj apartenajxoj kaj kun cxiuj iliaj servobjektoj; kaj lauxnome prikalkulu cxiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
33 Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj cxe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
34 Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
35 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.
36 Kaj ilia kalkulita nombro laux iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.
37 Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.
38 Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gersxon laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
39 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
40 ilia nombro laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.
41 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gersxon, de cxiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la ordono de la Eternulo.
42 Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laux iliaj familioj, laux ilia patrodomo,
43 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
44 ilia nombro laux iliaj familioj estis tri mil ducent.
45 Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laux la diro de la Eternulo per Moseo.
46 CXiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laux iliaj familioj kaj laux ilia patrodomo,
47 de la havantaj la agxon de tridek jaroj kaj pli gxis la havantaj la agxon de kvindek jaroj, cxiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,
48 ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.
49 Laux la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, cxiu laux sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.