Numbers 33:38-49

Esperanto(i) 38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laux la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato. 39 Kaj Aaron havis la agxon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor. 40 Kaj la Kanaanido, la regxo de Arad, kiu logxis en la sudo de la lando Kanaana, auxdis, ke venas la Izraelidoj. 41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona. 42 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon. 43 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot. 44 Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, cxe la limo de Moab. 45 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad. 46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim. 47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare cxe la montoj Abarim, antaux Nebo. 48 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan. 49 Kaj ili arangxis sian tendaron cxe Jordan, de Bet-Jesximot gxis Abel- SXitim, en la stepoj de Moab.