Numbers 32:29-32

Esperanto(i) 29 kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon; 30 sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedajxon inter vi en la lando Kanaana. 31 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante:Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros. 32 Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan.