Esperanto(i)
26 Kalkulu la kvanton de la prenita kaptitajxo, kiel de la homoj, tiel ankaux de la brutoj, vi kaj la pastro Eleazar kaj la estroj de la familioj de la komunumo.
27 Kaj dividu la prenitajxon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.
28 Kaj prenu imposton por la Eternulo de la militistoj, kiuj iris batali, po unu animo el kvincent, kiel el la homoj, tiel el la bovoj kaj el la azenoj kaj el la sxafoj.
29 Prenu tion el ilia duono, kaj donu al la pastro Eleazar, kiel oferdonon por la Eternulo.
30 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, prenu po unu kaptito el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la bovoj, el la azenoj, kaj el la sxafoj, el cxiuj brutoj, kaj donu ilin al la Levidoj, kiuj plenumas la oficojn en la tabernaklo de la Eternulo.
31 Kaj faris Moseo kaj la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
32 Kaj la kvanto de la kaptitajxo, krom la rabitajxo, kiun rabis la militistoj, estis:da sxafoj sescent sepdek kvin mil;
33 kaj da bovoj sepdek du mil;
34 kaj da azenoj sesdek unu mil;
35 kaj da homoj, el virinoj, kiuj ne ekkonis kusxejon de viro, la nombro de cxiuj estis tridek du mil.
36 La duono, la parto de tiuj, kiuj iris en la militon, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent;
37 kaj la tributo por la Eternulo estis el la sxafoj sescent sepdek kvin;
38 kaj da bovoj estis tridek ses mil, kaj el ili la tributo al la Eternulo sepdek du;
39 kaj da azenoj estis tridek mil kvincent, kaj el ili la tributo al la Eternulo sesdek unu;
40 kaj da homoj estis dek ses mil, kaj el ili la tributo por la Eternulo tridek du animoj.
41 Kaj Moseo donis la tributon, la oferdonon por la Eternulo, al la pastro Eleazar, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
42 Kaj el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, kiun apartigis Moseo de la viroj, kiuj militis
43 (kaj la duono, apartenanta al la komunumo, estis:da sxafoj tricent tridek sep mil kvincent,
44 kaj da bovoj tridek ses mil,
45 kaj da azenoj tridek mil kvincent,
46 kaj da homoj dek ses mil) -
47 Kaj Moseo prenis el la duono, apartenanta al la Izraelidoj, unu prenitajxon el kvindek, kiel el la homoj, tiel ankaux el la brutoj, kaj li donis ilin al la Levidoj, kiuj plenumas oficojn en la tabernaklo de la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.