Esperanto(i)
18 La standardo de la tendaro de Efraim, laux iliaj tacxmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Elisxama, filo de Amihud;
19 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.
20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
21 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;
23 kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
24 CXiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laux iliaj tacxmentoj; ili elmovigxu la triaj.