Esperanto(i)
5 Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj logxejoj, ho Izrael!
6 Kiel valoj ili etendigxas, Kiel gxardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.
7 Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj; Superos Agagon lia regxo, Kaj altigxos lia regno.
8 Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formangxas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.
9 Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
10 Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!