Numbers 1:52-53

Esperanto(i) 52 Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia tendaro kaj cxiu apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj. 53 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.