Numbers 1:26-54

Esperanto(i) 26 La filoj de Jehuda laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 27 prezentis en la tribo de Jehuda la nombron de sepdek kvar mil sescent. 28 La filoj de Isahxar laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 29 prezentis en la tribo de Isahxar la nombron de kvindek kvar mil kvarcent. 30 La filoj de Zebulun laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 31 prezentis en la tribo de Zebulun la nombron de kvindek sep mil kvarcent. 32 La filoj de Jozef, la filoj de Efraim laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 33 prezentis en la tribo de Efraim la nombron de kvardek mil kvincent. 34 La filoj de Manase laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 35 prezentis en la tribo de Manase la nombron de tridek du mil ducent. 36 La filoj de Benjamen laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 37 prezentis en la tribo de Benjamen la nombron de tridek kvin mil kvarcent. 38 La filoj de Dan laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 39 prezentis en la tribo de Dan la nombron de sesdek du mil sepcent. 40 La filoj de Asxer laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 41 prezentis en la tribo de Asxer la nombron de kvardek unu mil kvincent. 42 La filoj de Naftali laux sia deveno, laux siaj familioj, laux siaj patrodomoj, laux la nombro da nomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj, 43 prezentis en la tribo de Naftali la nombron de kvindek tri mil kvarcent. 44 Tio estas la kalkulitoj, kiujn kalkulis Moseo kaj Aaron kaj la princoj de Izrael, dek du homoj, po unu el cxiu patrodomo. 45 Kaj la nombro de cxiuj kalkulitoj el la Izraelidoj laux iliaj patrodomoj, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, cxiuj militkapablaj en Izrael, 46 la nombro de cxiuj kalkulitoj estis sescent tri mil kvincent kvindek. 47 Sed la Levidoj laux sia patrodomo ne estis kalkulitaj inter ili. 48 CXar la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 49 Nur la tribon de Levi ne prikalkulu, kaj ne metu ilian nombron mezen de la Izraelidoj. 50 Sed vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon de atesto kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj cxion, kio apartenas al gxi; ili portadu la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn objektojn, kaj ili priservu gxin, kaj cxirkaux la tabernaklo ili starigu siajn tendojn. 51 Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita. 52 Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia tendaro kaj cxiu apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj. 53 Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto. 54 Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.