Esperanto(i)
18 kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu gxin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj cxiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tusxinton de la osto aux de la mortigito aux de la mortinto aux de la tombo.
19 Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura.
20 Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermigxos el inter la komunumo, cxar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo:li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura.