Numbers 16:41-47

Esperanto(i) 41 Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, dirante:Vi mortigis la popolon de la Eternulo. 42 Kaj kiam kolektigxis la komunumo kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, ili turnigxis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris gxin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo. 43 Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antauxan parton de la tabernaklo de kunveno. 44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 45 Forigxu el inter cxi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili jxetigxis vizagxaltere. 46 Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu vian incensujon kaj metu sur gxin fajron de la altaro kaj sxutu sur gxin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu gxin; cxar eliris kolero de antaux la Eternulo, komencigxis la frapado. 47 Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komencigxis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon.