Numbers 16:1-7

Esperanto(i) 1 Kaj entreprenis Korahx, filo de Jichar, filo de Kehat, ido de Levi, kaj Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, kaj On, filo de Pelet, idoj de Ruben, 2 kaj starigxis antaux Moseo, kaj kun ili el la Izraelidoj ducent kvindek viroj, estroj de la komunumo, vokataj al la kunvenoj; homoj eminentaj; 3 kaj ili kolektigxis kontraux Moseo kaj kontraux Aaron, kaj diris al ili:Suficxe por vi! la tuta komunumo, cxiuj estas ja sanktaj, kaj inter ili estas la Eternulo; kial do vi estrigas vin super la komunumo de la Eternulo? 4 Kaj Moseo tion auxdis, kaj jxetis sin vizagxaltere. 5 Kaj li ekparolis al Korahx kaj al lia tuta anaro, dirante:Morgaux la Eternulo montros, kiu estas Lia kaj kiu estas sankta, por ke Li alproksimigu lin al Si; kaj kiun Li elektos, tiun Li alproksimigos al Si. 6 Faru jenon:prenu al vi incensujojn, Korahx kaj lia tuta anaro, 7 kaj metu sur ilin fajron kaj metu sur ilin incenson antaux la Eternulo morgaux; kaj kiun la Eternulo elektos, tiu estos la sanktulo. Estas troe, ho Levidoj!