Esperanto(i)
42 Tial viglu; cxar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos.
43 Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la sxtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosigxi.
44 Tial vi ankaux estu pretaj; cxar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.
45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe?
46 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta.
47 Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin.
48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas;
49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj,
50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias,
51 kaj distrancxos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.