Matthew 22:15-32

Esperanto(i) 15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiligxis, kiel ili povos impliki lin per interparolado. 16 Kaj ili sendis al li siajn discxiplojn kun la Herodanoj, por diri:Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laux vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj. 17 Diru do al ni, kiel sxajnas al vi? cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne? 18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj? 19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. 20 Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? 21 Ili diris al li:De Cezaro. Tiam li diris al ili:Redonu do al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. 22 Kaj auxdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris. 23 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante: 24 Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato. 25 Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato; 26 tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa. 27 Kaj post cxiuj la virino mortis. 28 En la relevigxo do, por kiu el la sep sxi estos edzino? cxar cxiuj sxin havis. 29 Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio. 30 CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo. 31 Sed pri la relevigxo el la mortintoj, cxu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome: 32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.