Matthew 16:13-17

Esperanto(i) 13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? 14 Kaj ili diris:Laux iuj:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Jeremia, aux unu el la profetoj. 15 Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? 16 Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. 17 Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo.