Esperanto(i)
2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos vian vojon;
3 Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;
4 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
5 Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
6 Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon.
7 Kaj li predikis, dirante:Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda, klinigxinte, malligi.
8 Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.