Luke 24:22-32

Esperanto(i) 22 Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, 23 kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas. 24 Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. 25 Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis! 26 CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron? 27 Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem. 28 Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros. 29 Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili. 30 Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31 Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili. 32 Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?